La Neĝoŝua leporo (Lepus americanus), nomata ankaŭ Varia leporo, estas specio de mamulo de la ordo de lagomorfoj de la familio de Leporedoj kiu troviĝas en norda Nordameriko. Ĝi havas la nomon "Neĝoŝua leporo" pro la grando de siaj malantaŭaj piedoj kaj la markoj kiujn ĝia vosto faras. La piedoj de la animalo malhelpas sian enprofundiĝon en neĝo kiam ĝi saltas kaj piediras. La piedoj havas ankaŭ felon en polmoj por protektiĝi el frostaj temperaturoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Neĝoŝua leporo
Neĝoŝua leporo
Neĝoŝua leporo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Lagomorfoj Lagomorpha
Familio: Leporedoj Leporidae
Genro: Leporoj Lepus
Specio: L. americanus
Lepus americanus
Erxleben, 1777
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 
Vintra formo

Por kamuflado, ties felo turniĝas blanken dumvintre kaj ruĝecbrunen dumsomere. Ties flankoj estas blankaj la tutan jaron. La Neĝoŝua leporo estas ankaŭ distingebla pro la nigraj tufoj de felo sur la bordo de la oreloj. La oreloj estas pli mallongaj ol tiuj de plej parto de aliaj leporoj.

Kutimoj redakti

Somere ili manĝas plantojn kiaj herbo, filiko kaj folioj; vintre ili manĝas bastonetojn, arboŝelon kaj burĝonojn el floroj kaj plantoj kaj, same kiel la Arkta leporo, oni scias ke ĝi manĝis kadavraĵojn el kaptitaj predoj.[1] Leporoj estas kanibalaj laŭ disponeblo de mortintaj samspecianoj, kaj oni scias, ke ĝi manĝas mortintajn rodulojn kiaj muŝoj pro malalta disponeblo de proteinoj en herbomanĝanta dieto. Ĝi estis foje vidata manĝanta en etaj grupoj. Tiu animalo estas ĉefe aktiva dumnokte kaj ne vintrodormas.

La Neĝoŝua leporo povas havi ĝis kvar naskarojn jare de averaĝe 3 al 8 idoj. Maskloj konkurencaj por inoj kaj inoj povas pariĝi kun kelkaj maskloj.

Subspecioj redakti

Oni agnoskas 6 subspeciojn de tiu nearktisa specio :

  • Lepus americanus americanus
  • Lepus americanus bairdii
  • Lepus americanus cascadensis
  • Lepus americanus dalli
  • Lepus americanus struthopus
  • Lepus americanus virginianus

Disvastiĝo redakti

Ĝia teritorio enhavas preskaŭ la tutajn Kanadon kaj Alaskon, escepte la plej nordaj bordoj, nordokcidentan Usonon kaj iom pli sude laŭ la montoĉenoj ĝis norda Arizono kaj centra Kalifornio kaj montaron de nordorienta Usono en Apalaĉoj.

Referencoj redakti

  1. Snowshoe Hare (HTML). eNature: FieldGuides. eNature.com (2007). Alirita 2008-03-23. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-01-16. Alirita 2009-09-03.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti