Nigra betulo
La nigra betulo (Betula nigra), ankaŭ nomata rivera betulo estas mezgranda foliarbo. Ĝi hejmiĝas en la oriento de Usono.
Nigra betulo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Betula nigra | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Priskribo redakti
La nigra betulo estas somerverda, fajna foliarbo, kiu kreskas ĝis 25 m alte. Unuopaj ekzempleroj povas kreski ĝis 30,5 m kaj atingas trunkan diametron de 1,5 m. La arbo kreskas kun pluraj trunkoj kaj havas rondecan, maldensan kronon. La arboŝelo ĉe trunko kaj branĉoj estas ruĝa ĝis flave bruna. Ĝi fariĝas dum la jaroj pli malhelaj ĝis nigra kaj malmola kaj malfajna. La trunko havas nigrajn, horizontalajn korkporoj. La ŝosoj estas dense haraj. La folioj estas rombaj ĝis ovformaj, 4 ĝis 8 cm longaj kaj 3 ĝis 6 cm larĝaj, pintaj kaj kun kojnoforma bazo, duoble segildentaj kaj mallarĝe lobaj. La supra folisurfaco brilas kaj la malsupra folisurfaco estas bluverda. La pedunklo longas ĉ. 1 cm kaj ankaŭ havas harojn. La aŭtuna koloro de la folioj estas flava. Kiel fruktoj la planto havas cilindrajn, 2,3 ĝis 4 cm longaj amentojn. La kromosomnombro estas .[1]
Disvastigo kaj ekologio redakti
La natura disvastigejo de la nigra betulo etendiĝas de la nordoriento ĝis la sudoriento de Usono kaj atingas la preriajn ŝtatojn kaj Floridon. Tie la arbo kreskas en arbaroj kaj arbaj grupoj sur freŝa ĝis humida, acida ĝis neŭtrala, sabla-gravela grundo en alteco ĝis 300 m[1]. La arbo estas karaktera arbo de apudriveraj areoj.[1] Ĝi toleras indundojn.
Sistematiko redakti
La nigra betulo (Betula nigra) estas specio el la genro Betulo (Betula), kiu apartenas al la subfamilio Betuloideae de la familio de la Betulacoj (Betulaceae).[2]
Uzado redakti
La ligno estas uzata ofte, ankaŭ la arbo ofte estas plantata kiel ornamarbo pro sia bela aŭtuna koloro. [3]
Referencoj redakti
- ↑ 1,0 1,1 1,2 angle Betula nigra.Flora of North America Vol. 3. 21a novembro 2010
- ↑ United States Department of Agriculture Resources Information Network (GRIN), TaxonNr=7118, 21a novembro 2010
- ↑ Roloff et al.: Flora der Gehölze, S. 140
Literaturo redakti
- Roloff, Bärtels: Flora der Gehölze. Ulmer. Stuttgart (Hohenheim). 2008. ISBN 978-3-8001-5614-6. paĝo 140