Lignoplanduma ŝuo

apartigilo

Lignoplanduma ŝuo (en la angla clog, sveda träskor, dana træsko) estas pantofleca ŝuo kun ligna plandumo portita kaj de viroj kaj de virinoj.

Tipa lignoplanduma ŝuo (la kalkana parto estas malferma)
Lignoplanduma ŝuo kun kalkanrimeno
Fermita lignoplanduma ŝuo (malofta)

Lignoplandumaj ŝuoj evoluis el apartaj laborlignoŝuoj. Ili devenas el Anglio kaj disvastiĝis tra Svedio en la tuta Eŭropo. En la komenco la antaŭa supera parto estis el ledo, linorafio. Nuntempe ili ekzistas el ĉiaj materialoj, kiuj estas kiel ĉiam najlitaj flanke al la ligna plandumo. Tia facila kaj materialmalriĉa konstrumaniero igis lignoplandumajn ŝuojn malmultekostaj.

En la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj lignoplandumaj ŝuoj spertis veran bumon kaj estis portitaj kiel laborŝuo de kuracistaj dungitoj. Ankaŭ kuirejaj dungitoj mase portis tiajn ŝuojn.

Ekde la 1980-aj jaroj lignoplandumajn ŝuojn anstataŭis samtipaj sed tute plastaj ŝuoj, kiuj plej ofte estas truitaj por malhelpi ŝvitadon de la piedoj.

Vidu ankaŭ redakti