Bokalo (el la itala barattolo [baRAtolo], per la franca bocal) estas ujo, el vitro, fajencoceramiko, kun larĝa aperturo, ĝenerale netralasive fermebla, uzata en la iamaj apotekoj por konservi kuracilojn (tia tipo de ujo estas nun nur objekto por kolektado).

Bokaloj

En la nuna tempo, la bokaloj utilas plejofte por konservi likvajn aŭ duonlikvajn nutraĵojn, solidajn nutraĵojn peklitajn en konserva likvaĵo (vinagro, alkoholo, siropo, sala akvo...), aŭ similajn varojn.

Ili estas ĝenerale fermeblaj per ŝraŭb-kovrilo.

Iuj bokaloj havas kovrilon kun guma junto, kiu permesas netralasive (hermetike) fermi ilin. Tiuj bokaloj utilas por sterilizi nutraĵon per bolado.

Estas foje malfacile diferencigi inter bokalo, poto kaj vazo.

Ekzemploj de bokaloj redakti

Aliaj uzoj redakti

  • Bokalo da formaldehidoalkoholo utilas, en naturscienco, por konservi specimenojn de bestoj aŭ organoj.
  • Bokalo plena de akvo utilas kiel lupeo por fokusigi lumon
  • Rondforma akvario estas ofte nomata Bokalo por orfiŝo

Vidu ankaŭ redakti