Fibroplatojlignofibroplatoj estas platoj faritaj el ligno, diversaj segejproduktoj kaj lignorestaĵoj, sed ankaŭ el lignofibrohavaj plantoj kiel linokolzo. Ĉiu produkto konsistas el lignofibroj, fibraj faskoj aŭ fibraj partoj. La firmeco de la platoj estas okazigita de la kunglueco de la lignofibroj sen aŭ per gluo. La termino fibrioplato estas unu el la lignoproduktoj. Ne konfuzu ĝin kun lignera plato.

fibroplato

Ecoj redakti

 
mezdensa fibroplato

Libroplatoj estas faritaj kiel unutavolaj kaj plurtavolaj platoj. La fibroplatoj estas tiel faritaj, ke ili havas saman ŝvel- kaj malŝvelkonduton en ĉiu direkto.[1] Depende de la farado oni ricevas jenajn subgrupoj:

  • la platoj farataj en la malseka procedo estas porozaj, mezduraj kaj duraj:
    • la lignofibra izolplato (HFD) (ankaŭ poroza fibroplato aŭ nomata Soft Board (SB) estas plato kun malgranda denseco (230-350 kg/m³), iu estas uzataj en la konstrufako por varm- kaj son-izolado. La porozaj platoj ankaŭ povas esti ligita per bitumeno.
    • mezdura lignofibroplato (MB aŭ HFM) havas densecon de 350 ĝis 800 kg/m³.
    • dura lignofibraplato (HB aŭ HFH) havas densecon de 800 kg/m³ . Ĝin oni uzas por fari ŝelaĵojn, internajn konstruaĵojn, pordojn, meblojn kaj pakumojn. Ekstremaj duraj fibroplatoj havas multe pli altajn densecojn.
  • platoj faritaj en la seka procezo, kiujn oni distingas en mezduraj kiaj duregaj platoj, krome al tiu grupo apartenas ankaŭ la gipseligitaj fibroplatoj:
    • mezdura fibroplato (MDF) anstataŭas pli kaj pli da la ligneran platon, ĉar ĝi estas pli homogena, pli dura kaj havas pli bonajn surfacajn ecojn.
    • densega fibroplato (HDF) konsistas el per gluaĵo saturita kaj varmege presitaj lignofibroj. Ĝi estas uzata por fari laminaton.

Farado redakti

 
lignofibroj

La fibrojn oni ricevas el lignigita plantmaterialo. Por tio oni hakas la krudmaterialon, poste oni vaporigas ĝin, kuiras ĝin kaj per kemia kaj mekanika procezo oni eligas la fibrojn, la fibrajn faskojn aŭ fibrajn partojn. En modernaj procezoj estas uzataj enzimoj. Tiun procezon oni nomas biopulpado. La proceso egalas grandparte al procezoj por fari paperon kaj celulozofibrojn. Tiuj fibroj estas parte blankigitaj. Por tiu procezo oni ankaŭ uzas enzimojn. Depende de la formado de la neteksaĵo oni distingas jenajn proceszojn:

  • ĉe la malseka procezo la fibroj sedimentas el la akva fibrosuspensio al neteksaĵo.
  • ĉe la medioprotekta seka procezo la sekaj fibroj estas mekanike kaj pneŭmatike densigitaj al neteksaĵo.

La materialo poste estas premita. La kunligiteco de la fibroj en la neteksaĵo okazas pro peltigado kaj eventualo per aldono de ligiloj. Modernaj produktadprocesoj ne uzas artefaritajn ligilojn. Ili uzas la ligninon en la ligno kiel ligilo.

Uzado redakti

Duraj fibroplatoj oni uzas i.a. por konstrui veturilojn kaj meblojn. En la konstrumedio ili estas uzataj por betonŝeligado. Plankoplatoj ankaŭ estas farataj el tiaj fibroplatoj. Mezdensaj fibroplatoj estas uzataj por fari diversajn meblojn. Fibroplatoj de malalta denseco estas uzataj kiel lignofibraj izolplatoj.

Referencoj redakti

  1. http://www.holzhandel.de/werkstoffe_faserplatte.html Arkivigite je 2012-08-05 per Archive.today Gesamtverband deutscher Holzhandel e.V. (deutsch).

Literaturo redakti

  • André Wagenführ, Frieder Scholz: Taschenbuch der Holztechnik. Fachbuchverlag im Carl Hanser Verlag, Leipzig 2008; S. 127–259. ISBN 978-3-446-22852-8
  • Manfred Dunky, Peter Niemz: Holzwerkstoffe und Leime. Springer Verlag, Heidelberg 2002. ISBN 3-540-42980-8.

Eksteraj ligiloj redakti