Internacia Unio por Kvaternara Esploro

La Internacia Unio por Kvaternara Esploro (angle: International Union for Quaternary ResearchINQUA) estis starigita en 1928. Ĝi havas membrojn de sciencaj studfakoj kiuj pristudas la naturajn mediajn ŝanĝojn kiuj okazis dum la glaciepokoj, en la lastaj 2,6 milionoj da jaroj. Unu celo de tiuj esploristoj estas de dokumenti la kronologion kaj la ŝablonojn pri pasintaj klimataj ŝanĝoj por progresigi la komprenon de la kialoj de ŝanĝintaj klimatoj.

Internacia Unio por Kvaternara Esploro
International Union for Quaternary Research
scienca societo • internacia ne-registara organizaĵo
Komenco 1936 vd
Antaŭe Associations for the Study of Quaternary of Europe vd
Membro de Internacia Scienca Konsilio vd
Filioj Commission for Study of the Quaternary vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

INQUA estas scienc-unia membro de Internacia Konsilantaro de Scienco.

Freŝdate, la unio eligis konstaton pri klimata ŝanĝo en kiu oni reprenis la konkludojn de la Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo (angla mallongigo: IPCC), kaj instigis ĉiujn landojn al senprokrasta agado laŭ la principoj de la UNFCCC.

Homaj aktivecoj nuntempe kaŭzas atmosferajn koncentriĝojn de forcejaj gasoj - inkluzive karbona dioksido, metano, troposfera ozono, kaj ridgaso – por leviĝi sufiĉe super la antaŭ-industriaj niveloj…Plialtiĝoj de forcejaj gasoj estas kaŭzintaj plialtiĝantajn temperaturojn…La scienca komprenado de klimata ŝanĝo nuntempe estas sufiĉa klara por justigi landojn al prompta agado…Malplialtigo de la kvanto de tiu karbona dioksido atingante la atmosferon prezentas grandegan defion sed devas esti tutmonda prioritato [1].

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti