Terpontotera ponto, en biogeografio, estas istmo aŭ pli larĝa komuniko kiu aperas je difina momento de la geologia historio inter teraj lokoj kiuj, antaŭ tio, ne estis ligataj. Plantoj kaj teraj bestoj povas trairi ĝin kaj okupi novajn teritoriojn.

Teraj pontoj povas esti kreataj de mara regreso, kiam la marnivelo malsupreniras kaj sekigas partojn de la kontinenta ebenaĵo, aŭ kiam leviĝas novaj teroj, pro platotektoniko aŭ pro post-glacia resalto post glaciepoko.

Ĉefaj terpontoj redakti

Hipotezaj terpontoj redakti

En la 19-a jarcento, pluraj scientistoj rimarkis similecojn inter la bestaro de malproksimaj regionoj. Kiam ili ne trovis kialigon al tiuj similecoj, ili elvokis terponton inter la koncernataj regionoj.

La unua proponinte tiun hipotezon estis Jules Marcou in "Lettres sur les roches du Jura" (Letero pri la ĵurasaj rokoj).

La ĉefaj hipotezaj nepruvitaj terpontoj estas:

Tiuj hipotezoj iĝis obseletaj en la 20-a jarcento kun la teorio de la kontinenta drivo.