Profunda submara fosego

Profunda submara fosego estas longa kaj samtempe mallarĝa topografia depreso sur mara fundo. La fosegoj estas la plej profundaj lokoj sur Tero.

██  - Ĉilia fosego borderanta limojn de Pacifiko kaj Sud-Ameriko

La profundaj submaraj fosegoj estiĝas dum kunpuŝiĝo de du tektonaj platoj, konkrete dum subŝoviĝado de unu plato sub la alian. Paralele kun ili troviĝas vulkanaj insulaj arkoj (eventuale ĉenoj de vulkanaj montaroj) en distanco proksimume 200 km de la fosego. La fosegoj kutime profundiĝas 3 ĝis 4 kilometrojn sub oceanan fundon. La plej profunda loko estas profundaĵo Challenger en Mariana Fosego - 10 911 m sub la surfaco de la maro.

Apero redakti

La profundaj submaraj fosegoj plej ofte aperas en Pacifiko, sed ankaŭ oriente de Hinda Oceano, Atlantiko kaj en Mediteraneo. En Pacifiko ili borderas marbordon de Sud-Ameriko, nordokcidenton de Usono kaj Kanado, Alasko, Aleutaj insuloj, Kurilaj insuloj, Japanio, Filipinoj, Marianoj, Salomonoj kaj Nov-Zelando, per kio ili kreas proksimume rondan formacion nomata ankaŭ fajra rondo.

En Atlantiko estas konata Puertorika Fosego troviĝanta laŭlonge laŭ Malgrandaj Antiloj, kiu apartigas Atlantikon de Kariba Maro kaj Kajmana Fosego (en la Kariba Maro). En Mediteraneo tio estas denove Kalabrija Fosego, kiu etendiĝas ĉe marbordo de suda Italio kaj Sicilio.

Geologiaj procezoj en profundaj submaraj fosegoj redakti

La fosegoj borderas unu el la plej gravaj geologiaj fenomenoj sur Tero - kunpuŝiĝon de litosferaj platoj. Ili kreiĝas en konverĝaj tipoj de randoj, dum profundiĝo de oceana krusto sub alian platon. Se tiu ĉi estas ankaŭ oceana, la akompana aperaĵo estas estiĝo de insula arko (se estas la profundiĝanta plato sufiĉe maljuna, ties transporto de la loko de estiĝo de rifta zono daŭris longe, ĝi nomiĝas ankaŭ primitiva arko). Se la alia plato estas kontinenta, kreiĝas sur ĝi ĉeno de vulkanaj montaroj.

La profundiĝangulo ne estas sama - dum la komenco tio estas proksimume 5°, en la lokoj, kiuj jam estas mergiĝintaj sub alian platon, tio estas jam 10-16°. Okaze, ke kunpuŝiĝos du platoj, kreataj nur per kontinenta terkrusto, ankaŭ okazas profundiĝo de unu el la platoj, sed la estiĝinta fosego abrupte pleniĝos de sedimentoj.

La profundaj submaraj fosegoj estas loko de apero de oftaj tertremoj kaj vulkanaj agadoj. Plimulto de tertremoj estas profunda (ĉirkaŭ 400 ĝis 700 m sub la surfaco). Magmoj, produktitaj de subdukciaj procezoj, nomiĝas kalk-alkalaj, per ili kreitaj mineraloj estas plej ofte andezitoj kaj riolitoj, okaze de primitivaj arkoj prefere bazaltoj.

Vidu ankaŭ redakti