La nacia flago de Kataro (arabe: علم قطر‎) havas proporcion de 11:28. Ĝi estas el kaŝtanbruna koloro kun larĝa blanka parto kun naŭ blankaj punktoj sur la hisadflanko. La blanka koloro reflektas la internacie agnoskitan simbolon de paco. La kaŝtanbruna koloro simbolas la sangon verŝitan dum la pluraj militoj de Kataro, precipe en la dua duono de la 19-a jarcento. La naŭ trianguloj indikas ke Kataro estas la 9-a membro de la "repacigitaj Arabaj Emirlandoj" de la Persa Golfo en la fino de la katar-brita traktato en 1916.

11:28

Ĝi estas tre simila al la flago de la najbara lando de Barejno, kiu havas pli malmultajn triangulojn, 3:5 proporcion, kaj ruĝan koloron anstataŭ purpura. Ofta klarigo de la diferencoj inter la du estas simple distingi ilin.

Vidu ankaŭ redakti