Muzeo pri Islama Arto (Doho)

La Muzeo pri Islama Arto estas muzeo situanta en urbo Doho, ĉefurbo de Kataro, dediĉita al Islama arto de la 7-a ĝis la 19-a jarcento, inkluzive de diversaj objektoj kiel manuskriptoj kaj teksaĵoj. La konstruaĵo estas la verko de ĉin-usona arĥitekto Ieoh Ming Pei kaj ĝi estis inaŭgurita kaj malfermita al publiko la 1-an de decembro 2008.

Muzeo pri Islama Arto
متحف الفن الإسلامي
arta muzeo
Lando  Kataro
Situo Doho
Urbo Doho
Konstrustilo(j) Islama arkitekturo vd
Arkitekto(j) I. M. Pei vd
Estiĝo 22-a de novembro 2008
Malfermo 22-a de novembro 2008
Koordinatoj 25° 17′ 42″ N, 51° 32′ 21″ O (mapo)25.29501951.539265Koordinatoj: 25° 17′ 42″ N, 51° 32′ 21″ O (mapo)
Muzeo pri Islama Arto (Doho)
Muzeo pri Islama Arto (Doho)
DEC
Muzeo pri Islama Arto
Muzeo pri Islama Arto
Situo de Muzeo pri Islama Arto
Map
Muzeo pri Islama Arto
Retpaĝo https://www.mia.org.qa/
vdr

Konstruaĵo redakti

 
Moskeo de Ibn Tulun, kiu inspiris al Ieoh Ming Pei la konstruaĵon de la Muzeo

La muzeo situas sur artefarita insulo ĉe fino de la Golfo de Doho ĉirkaŭita de kurba moleo. Ĝi okupas areon de 35 000 m² plus konstruaĵon por edukaj celoj, kiu havas pliajn 2 700 m². La komplekso estas ĉirkaŭita de parko de 10 ha.

La konstruaĵo estis dezajnita de la usona arkitekto Ieoh Ming Pei, kiu komencis sesmonatan preparan vojaĝon vizitante la ĉefverkojn de la Islama arkitekturo, de la Alhambro en Granado en Hispanio ĝis la moskeoj en Kairo.

Finfine la arkitekto trovis inspiron en la Moskeo de Ibn Tulun en Kairo kies simplecon de geometriaj formoj, kion la arkitekto nomis la esenco de islama arkitekturo, li provis enkorpigi en sian dezajnon de muzeo. La internaj dezajnoj de la muzeo estis aranĝitaj fare de la franca arkitekto kaj dezajnisto Jean-Michel Wilmotte.[1]

Kolektoj redakti

La muzeo enhavas kolekton, ne tre ampleksan kvante, sed tre altkvalitan, de pecoj el diversaj materialoj: ceramiko, metalo kaj vitro. Ĝi ankaŭ havas manuskriptojn kaj teksaĵojn, kolektitajn dum la lastaj dudek jaroj. La objektoj venas el vasta gamo da landoj, de Hispanio, de kie venas iuj interesaj pecoj de andaluzia arto, Egiptio, Irano, Turkio kaj eĉ Barato.[2][3]

Referencoj redakti

  1. Museum of Islamic Art. The architect (angle). Alirita 20 decembro 2010.
  2. Museum of Islamic Art. The collections. (angle). Alirita 20 decembro 2010.
  3. Ouroussoff, Nicolai (23 novembro 2008). In Qatar, an Art Museum of Imposing Simplicity (angle). The New York Times. Alirita 20 decembro 2010.

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Museo de arte islámico de Doha en la hispana Vikipedio.