Nacia Biblioteko de Kataro

La Nacia Biblioteko de Kataro (arabe مكتبة قطر الوطنية, angle Qatar National Library QNL) estas la nacia biblioteko de Kataro, situanta en la ĉefurbo Doho, kie ĝi ankaŭ funkcias kiel la urba kaj akademia biblioteko. Ĝi funkcias kiel ne-profitcela organizaĵo sub la tegmento de Qatar Foundation.

Nacia Biblioteko de Kataro
Interno
Interno
nacia biblioteko
Lando Kataro
Situo Doho
Urbo Rajan
Adreso District of Freedom, Education City, Al Luqta St, Doho, Kataro
Arkitekto(j) Rem Koolhaas
Estiĝo 19-a de novembro 2012
Malfermo 19-a de novembro 2012
Koordinatoj 25° 19′ 6″ N, 51° 26′ 29″ O (mapo)25.318259751.4412944Koordinatoj: 25° 19′ 6″ N, 51° 26′ 29″ O (mapo)
Nacia Biblioteko de Kataro (Kataro)
Nacia Biblioteko de Kataro (Kataro)
DEC
Nacia Biblioteko de Kataro
Nacia Biblioteko de Kataro
Situo de Nacia Biblioteko de Kataro
Map
Nacia Biblioteko de Kataro
Kolektoj Nacia biblioteko
Publika transporto Qatar National Library
Retpaĝo http://www.qnl.qa
vdr

Historio redakti

Klaŭdia Lukacs, germana fakulo pri la bibliotekoscienco, estis invitita por starigi la bibliotekon. En 2018, la biblioteko inkludis ĉirkaŭ 800 000 presitajn librojn kaj ĉirkaŭ 500 000 e-librojn, gazetojn, revuojn ktp.

Krome, la biblioteko enhavas la "Heredaĵo-Biblioteko" - kolekto de malnovaj libroj kaj dokumentoj. Tiu kolekto komencis formiĝi en 1979 kaj estis integrigita en la kolektoj de la Nacia biblioteko je sia establado. La kolekto inkluzivas 2 400 verkojn, mapojn, malnovajn sciencajn instrumentojn kaj fotojn.

Ĝi ankaŭ inkluzivas periodaĵojn de la 15-a jarcento inkluzive de latina traduko de verkoj fare de Ibn Sina. Ĉiu materialo estis ciferecigita kaj estas inkluzivita en la biblioteka katalogo. Kelkaj el la materialo estas alirebla ene de la Monda Retbiblioteko.

Kunlabore kun la Brita Biblioteko, la Katara Cifereca Biblioteko estis establita. La projekto inkluzivas dokumentojn konservitajn en la "Brita Biblioteko" rilatajn al la historio de la Persa Golfo ekde la 18-a jarcento ĝis la 1950-aj jaroj. Ĉiu materialo estas ciferecigita.

Funkcio redakti

La biblioteko havas tri ĉefajn funkciojn: nacia biblioteko, universitata esplorbiblioteko kaj metropola centra publika biblioteko, ekipita por la ciferecepoko.[1] En ĝia funkcio kiel nacia biblioteko, kiel difinite de Unesko, ĝi kolektas kaj disponigas aliron al scio, inkluzive de heredaĵenhavo kaj materialo signifa al Kataro kaj la regiono. Ekde la malfermo de la nova konstruaĵo, la biblioteko ankaŭ funkciis kiel komunuma kunvenejo.

La biblioteko organizas konferencojn kaj ekspoziciojn ankaŭ unufoje monate koncerton de la filharmonia orkestro kun libera aliro al publiko. Membreco en la biblioteko estas senpaga por iu ajn kiu posedas identigan karton de kataro.[2]

Referencoj redakti

  1. Lux, Claudia (2014). Nacia Biblioteko de Kataro: Architecture as innovation in the Arab world (angle), p. 174-181, 176. Internacia Federacio de Bibliotekaj Asocioj kaj Institucioj. Alirita 13 de decembro 2014.
  2. QNL Membership & Circulation Policies (angle). Alirita 26 de aprilo 2021.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti