Qatar Foundation (mallonge QF) aŭ Katara Fondaĵo (arabe: مؤسسة قطر), plena nomo «Qatar Foundation for Education, Science and Community Development aŭ Katara Fondaĵo por Edukado, Scienco kaj Socievoluado) estas privata senprofita organizaĵo en Kataro, fondita en 1995 per dekreto de ŝejĥo Hamad bin Ĥalifa Al Thani, emiro de Kataro ĝis la jaro 2013. En februaro 2016 Hind bint Hamad Al Thani, la fratino de la aktuala emiro (2018), ŝejĥo Tamim bin Hamad Al Thani, estras la Fondaĵon[1] kune kun sia patrino ŝejĥino Moza bint Nasser kiu estas prezidantino de la Qatar Foundation.

Katara Fondaĵo
مُؤَسَّسَة قَطَر لِلتَرْبِيَة وَالعُلُوم وَتَنْمِيَة المُجْتَمَع
emblemo
fondaĵo
Komenco 1995
Lando(j) Kataro vd
Sidejo Doho,  Kataro
Tipo Ne-profitcela organizaĵo
Fondinto(j) Hamad bin Ĥalifa Al Thani vd
Ĉefestro(j) Hind bint Hamad bin Ĥalifa Al Thani vd
Estr(ar)o Hind bint Hamad Al Thani
Prezidantino Moza bint Nasser al-Missned
Filioj Qatar Computing Research Institute • Nacia Biblioteko de Kataro vd
Retejo https://www.qf.org.qa/
Jura formo fondaĵo
vdr

Aldone al privata financado, la organizaĵo estas subtenata kaj financata de la registaro de Kataro[2]. La celo de la fondaĵo estas subteni Kataron survoje al la transiro de karbona ekonomio al scio-ekonomio fokusante sur iniciatoj en la kampoj edukado, scienco kaj esplorado kaj komunuma evoluigo[3]. La programoj por socia disvolviĝo de la fondaĵo celas akceli la kulturan vivon per aktivecoj kiuj konsciigu pri la kulturo, tradicioj de Kataro kaj la protektadon de la heredaĵo de Kataro, alfronti sociajn problemojn[4] kaj "instigi progreseman socion"[5]. Ke la Qatar Foundation volas instigi progreseman socion, kiu taksas sian lingvan heredaĵon, montras la engaĝo de la QF en la konservado kaj antaŭenigo de la araba lingvo. Ĉi tiu klopodo estas disvastigata tra ĉiuj asociitaj institucioj, centroj kaj eventoj[6]. La Monda Organizaĵo por la Renaskigo de la Araba Lingvo (MORAL) estas membro de la Qatar Foundation[7].

La Katara Fondaĵo subtenas edukadajn kaj sciencajn projektojn, kiel ekzemple la kampuson Education City (Edukada Urbo)[8] proksime de Doha, kie diversaj famaj usonaj kaj eŭropaj universitatoj grupiĝis, ĉar la katara registaro per tio parte celas disvolvi junan loĝantaron kun la necesa sperto por subteni scio-ekonomion.

La plej elstara universitato en Kataro estas la Hamad bin Ĥalifa Universitato (HBKU) kies komputila esplorcentro, la Katara Komputila Esploro-Instituto kreis jam plurlingvan bitlibran legilon (Jalees kio arabe signifas kunulon)[9].

La Katara Fondaĵo estas malantaŭ la kreado en 2009 de la Monda Energia Pinto por Edukado aŭ internacia pens-kunveno pri edukaj aferoj, okazinta en 2013 en Doha[10].

Referencoj redakti

  1. (angla) Sheikha Hind named new CEO of Qatar Foundation - Doha News, alirite la 8-an de decembro 2018.
  2. 2010 Human Rights Report: Qatar
  3. About Qatar Foundation | Qatar Foundation — Unlocking human potential. Arkivita el la originalo je 2012-04-22. Alirita 2018-12-08.
  4. (angla) "Fostering a Progressive Society While Protecting Qatar's Heritage[rompita ligilo]". Qatar Foundation Telegraph. la 24-an de aŭgusto 2015. Alirite la 8-an de decembro 2018.
  5. (angla) Fostering a Progressive Society While Protecting Qatar’s Heritage[rompita ligilo], GF Telegraph, la 24-an de aŭgusto 2015, alirite la 8-an de decembro 2018.
  6. (angla) Qatar Foudation : paving the way for the revitalisation of the arabic language[rompita ligilo], pdf, (QF : faciligi la vojon al la revivigo de la araba lingvo), QF, la 14-an de marto 2016, alirite la 8-an de decembro 2018.
  7. (angla) Her Highness proposes solutions to protect the Arabic language[rompita ligilo], (pdf) QF Telegraph, la 28-an de januaro 2016, alirite la 8-an de decembro 2018.
  8. Noto: Education City aŭ Edukada Urbo intencas esti regiona centro de ekscelenco en supera edukado.
  9. (angla) QCRI’s Jalees Reader App Launched in New Languages[rompita ligilo] (Apo de QCRI por la bitlibra legilo Jalees lanĉita en novaj lingvoj), QF, la 5-an de decembro 2016, alirite la 8-an de decembro 2018.
  10. (angla) World Innovation Summit for Education, Unesko.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti