Diplomatia Krizo de Kataro de 2017

La Diplomatia Krizo de Kataro de 2017 rilatas al la rompo, kiu komenciĝis la 5-an de junio 2017, inter tiu lando kaj pluraj islamaj nacioj inkluzive de Sauda Arabio, Barejno, Egiptio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Libio, Maldivoj, kaj Jemeno - kiuj anoncis la suspendon de diplomatiaj rilatoj kun Kataro, akuzante la landon je subteno de diversaj terorismaj grupoj en la regiono, inkluzive de Al-Kaida kaj Islama Ŝtato, kaj enmiksiĝo en la internan politikon de iliaj landoj.[1][2][3][4][5] Laŭ iuj amaskomunikiloj, la origino de la krizo troviĝas en komputila atako, kiu okazis en majo de la sama jaro kontraŭ Qatar News Agency.[6]

Kunlabora Konsilio de la Golfo redakti

Inter la nacioj implikitaj, Sauda Arabio, Barejno kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj formas parton de la Kunlabora Konsilio de la Golfo (GCC), regiona ekonomia kaj politika unio.

En majo 2017, suspektata kiberatako kontraŭ publikaj amaskomunikiloj kaŭzis la publikigon, surbaze de registradoj de la vortoj de la Emiro de Kataro, de supozata provo ekspluati usonan indignon kontraŭ Irano, same kiel eblaj ligiloj kun la palestina grupo Hamas. La registaro de kataro, el Doho, asertis, ke la publikigitaj informoj estas falsaj, sen aldoni pliajn klarigojn. Tamen, novaĵagentejoj en la regiono raportis la komentojn de la emiro kiel fakton. La 3-an de junio 2017, la Twitter-konto de la barejna ministro pri eksteraj aferoj Khalid bin Ahmed Al Khalifa estis piratita en kiberatako de Kataro.[7] Iom poste, Sauda Arabio, UAE, Jemeno, Egiptio kaj Barejno sciigis la rompon de diplomatiaj rilatoj kun Kataro, la 5-an de junio 2017.[8][9]

Referencoj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Crisi diplomàtica de Qatar de 2017 en la kataluna Vikipedio.