Baluĉa lingvo
La baluĉa lingvo estas irana lingvo kun ĉirkaŭ 4 milionoj da parolantoj en sudokcidenta Pakistano, kie ekzistas aparta provinco Baluĉio (aŭ Baluĉistano) kaj sudorienta Irano, en apudlimaj regionoj de Afganio (regiono Mari), Turkmenio.
beluĉa | |
Parolata en | Pakistano, Irano, Afganio, Omano, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj |
Parolantoj | 7 600 000 |
Denaskaj parolantoj | 6,5 milionoj |
Skribo | Araba skribo |
Lingvaj kodoj | |
---|---|
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-2 | bal |
ISO 639-3 | bal |
SIL | BAL |
Glottolog | balo1260 |
Angla nomo | Balochi |
Franca nomo | baloutche |
La baluĉa lingvo disbranĉiĝas en nordorienta kaj sudokcidenta dialektoj, kiuj estas disigitaj de la Brahui-enklavo. Ŝajnas ke la baluĉoj estas migrintaj el nordokcidenta Irano. Oni supozas ke ilia praa setlejo estis regiono sude de la Kaspia Maro. En la 10-a jarcento ili troviĝis inter Kermano kaj Farso. La baluĉoj en Mari translokiĝis fine de la 19-a jarcento el Irano kaj Afganio kaj parolas sudokcidentan dialekton. En Turkmenio aperis en la 1930-aj jaroj libroj - ankaŭ lernejolibroj - kaj gazetoj en la baluĉa lingvo. En Pakistano la baluĉa skribiĝas per araba skribo - gazetoj kaj revuoj aperas en Quetta kaj Karaĉio. Kiel skriban lingvon la beluĉoj nuntempe uzas la respektivan oficialan lingvon.
Vidu ankaŭ Redakti
Eksteraj ligiloj Redakti
- retejo "Eŭro-Baluĉa"
- retejo "lasharonline.com" Arkivigite je 2013-12-31 per la retarkivo Wayback Machine
- raporto de la retejo "etnologo" pri la lingvo
- disvastiĝo kaj dialektoj de la baluĉa germane