Komerca milito

(Alidirektita el Doganmilito)

Komerca milito estas ekonomia konflikto ofte rezulte el ekstrema protektismo en kiu ŝtatoj starigas aŭ kreas tarifojn aŭ aliajn komercajn barierojn kontraŭ aliaj reage al komercaj barieroj kreitaj de alia partio.[1] Se tarifoj estas la ekskluziva mekanismo, tiam tiaj konfliktoj estas konata kiel doganmilitojtarifaj militoj; kiel reago, la lasta ŝtato povas same pliigi la tarifojn. Pliigita protektado kaŭzas ke la produktado de ambaŭ landoj moviĝas al sintenoj de aŭtarkio.[2] Minoraj komercaj malkonsentoj estas ofte nomitaj komercaj disputoj dum la milita metaforo estas hiperbola.

Komercaj militoj povas akriĝi al plena konflikto inter ŝtatoj, kiel ekzemple okazis foje inter Anglio kaj Nederlando, ekzemple ĉe la Dua angla-nederlanda milito por kontrolo super la maroj kaj komercvojoj, en kiu Anglio klopodis fini la nederlandan dominadon de la monda komerco dum periodo de intensa eŭropa komerca rivaleco. Ankaŭ la Opia milito kiu startis post la ĉina registaro de la Dinastio Qing blokadis siajn havenojn, konfiskis opian kontrabandon kaj enfermis la britajn komercistojn, rezulte en la sendo de la Brita Ŝiparmeo al Ĉinio kaj engaĝiĝo de la Ĉina Ŝiparmeo en la Batalo de Koŭlon.

Siavice realaj militaj kaj politikaj konfliktoj povas rezulti en kaj okazigi komercan militon. Ekzemple la invado de Ukrainio fare de Rusio rezultis en bojkoto al la rusia ekonomio fare de multaj landoj de la okcidenta flanko.

Referencoj redakti

  1. What is trade war? definition and meaning (angle). Arkivita el la originalo je 2018-06-21. Alirita 2017-08-15. Arkivigite je 2018-06-21 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-06-21. Alirita 2022-06-24.
  2. Staff, Investopedia. Trade War (28a de Septembro 2009).

Bibliografio redakti