Kompara avantaĝo signifas, ke iu homo (lando, entrepreno) estas en certa sfero (agado, fako) pli bona ol en aliaj sferoj (agadoj, fakoj). Do, libereco de internacia komerco pligrandigas eblecojn por internacia specialigo kaj prosperas al ĉiuj landoj, envicigitaj al internacia komerco. Tiun teorion ellaboris David Ricardo.

David Ricardo.

Estas duboj pri la efiko de kompara avantaĝo. Historia ekzemplo estas la "Interkonsento pri teksaĵoj kaj vinoj" inter Portugalio kaj Anglio en 18-a jarcento. Komence de la 18-a jarcento, longe antaŭ Ricardo, ambaŭ landoj, Anglio kaj Portugalio, produktis kaj vinon kaj teksaĵojn, sed pro klimato kaj infrastrukturo en Portugalio vin-produktado havis avantaĝojn super teksaĵ-produktado, en Anglio inverse. Do, portugala vino havis komparan avantaĝon al portugalaj teksaĵoj, kvankam ne nepre al brita vino (aŭ franca vino importita).

Tial la brita ambasadoro John Methuen proponis, ke ambaŭ landoj koncentriĝu al la pli avantaĝa varo kaj aĉetu la alian de la partnero, sen dogano. Tiusenca traktato estis subskribita je la 27-a de decembro 1703. Pro ĝi ja profitis la vin-produktado de Portugalio, sed ĝia industriigo estis severe bremsita.

Portugalio kaj Anglio uzus siajn "komparajn avantaĝojn", sed la rezulto estis ruiniga al Portugalio, kiu restis preskaŭ ekster industria revolucio ĝis la 20-a jarcento. Krome, angloj regis la plejparton de produktado de oporto de Portugalio en 19-a jarcento.

Vidu ankaŭ redakti