Interkonsento pri teksaĵoj kaj vinoj

Interkonsento pri teksaĵoj kaj vinojMethuen-traktato estis akordigo inter Portugalio kaj Britio komence de la 18-a jarcento. Ambaŭ landoj, Anglio kaj Portugalio, produktis kaj vinon kaj teksaĵojn, sed pro klimato kaj infrastrukturo en Portugalio vin-produktado havis avantaĝojn super teksaĵ-produktado, en Anglio inverse. Do, portugala vino havis komparan avantaĝon al portugalaj teksaĵoj, kvankam ne nepre al brita vino (aŭ franca vino importita).

Tial la brita ambasadoro John Methuen proponis, ke ambaŭ landoj koncentriĝu al la pli avantaĝa varo kaj aĉetu la alian de la partnero, sen dogano. Tiusenca traktato estis subskribita je la 27-a de decembro 1703. Pro ĝi ja profitis la vin-produktado de Portugalio, sed ĝia industriigo estis severe bremsita.