Fikcia valuto estas iu formo de mono difinita aŭ aludita en verkoj de fikcio ĉefe de sciencofikcio kaj spekulativa fikcio. La nomoj de unuoj de tia valuto foje baziĝas sur pluekzistantaj aŭ historiaj valutoj (ekz. "Altairiaj dolaroj" aŭ "Teraj enoj") dum aliaj nomoj, kiel "Kalganids" en serio Fondaĵo de Isaac Asimov, eble tute inventite. Aparte ofta speco, precipe en scienco-fikcio, estas "kreditoj" de elektronika mono.[1][2] Fama estas ankaŭ la valuto Quatloos de Star Trek.

Aŭtoroj povas uzi fikciajn monunuojn pro la asocioj inter valutaj nomoj kaj landoj; rekoneblaj nomoj por la estontaj valutoj (ekzemple dolaroeno) povas esti uzataj por implici kiel la nuna historio progresis en fikcia universo.

Moneroj en sciencfikcio alfrontas specifajn problemojn pro futureca teknologio permesanta materian replikadon kaj tial falsaĵon. Aŭtoroj proponis monerojn, kiuj ne kapablas replikiĝi, kiel la nereplikebla "latinum" uzata de la Ferengoj en la universo de Star Trek aŭ la monero en "Pandora's Millions" de George O. Smith, kiuj estas programitaj por eksplodi se skanitaj de reproduktilo.

En la Demon Princes de Jack Vance, la valuto "SVU" aŭ Standard Value Unit estis priskribita kiel akceptata en la plej gravaj loĝataj mondoj kaj kiel havas valoron ekvivalentan al unu horo de nekvalifikita laboro en normigitaj kondiĉoj. En Nia Hejmo de Chico Xavier estas la Bonus hora (hora bonuso), kiu valoras unu horon de iu ajn laboro.

Referencoj redakti

  1. Gliddon, Gerald. (2005) The Greenwood encyclopedia of science fiction and fantasy, Volume 2. Greenwood, p. 532. ISBN 0-313-32950-8.
  2. Ebert, Roger. (1999) Ebert's bigger little movie glossary. Andrews McMeel, p. 172. ISBN 0-8362-8289-2.