Poŝmono estas malgranda monsumo, por la ordinaraj malgravaj elspezoj (NPIV).

Ofte ĝi estas mono, kiun nepagokapabluloj ricevas de la persono aŭ instanco sub kies zorgo ili estas, plej ofte je regula bazo, ekzemple infanoj el gepatroj, parencoj aŭ aliaj konatoj, aŭ sklavoj el posedantoj (kompare el salajro).

La nomo poŝmono rilatas historie al nombro da moneroj, kiujn oni portas en la pantalonopoŝo. Antaŭ la apero de la pagokartoj aŭ plasta mono, tio markis la proksimuman kvanton de eblaj ĉiutagaj aĉetoj (manĝo), dum por aliaj pli eksterordinaraj aĉetoj kaj pagoj necesus iri al banko aŭ preni pli gravan monkvanton.

Proverbo redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri poŝmono en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Nuda kaj kruda, sen groŝo en poŝo. 
  • Citaĵo
     El la poŝo al la buŝo. 
  • Citaĵo
     Multe en kapo, sed nenio en poŝo. 

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2015-07-12.