La ŝtonmono Rai estas - jam ne plu uzata - monrimedo (Varmono) sur insulo Ulithi en ŝtato Yap, Federacio de Mikronezio. Ĝia produktado estis ĉesigita en 1931.

Ŝtonmono ĉe vilaĝo Gaĥpar sur Yap. Foto de majo 2002

La ŝtonmono estas rondaj ŝtonplatoj ĝis eĉ diametro de 4 m kaj pezante ĝis 5 tunoj. La monoj konsistas el aragonito kaj kalcito, kiuj estis transportitaj el Palaŭo, 400 km sudoriente. La ŝtonmonoj havas meze truon, kiu faciligas la transporton per bambustangoj.

Hodiaŭ ekzistas ankoraŭ 300 diversaj platoj de rai.

Uzo redakti

La ŝtonmonon uzis senescepte viroj, kiuj markis sur ĝi al kiu ĝi apartenas. Nun oni uzas ĝin nur simbole por ekz. transdoni rajton pri grundo. Tiam restas la mono tie, kie ĝi estas. Ĉar ĉiu konas kaj rekonas ĉiun kaj ties monplatojn, ne okazas ŝtelo.

Oni uzas eĉ ŝtonmonojn, kiuj troviĝas en la maro.

Historio redakti

Kiam al transporto iĝis malkosta kaj facila, okazis inflacio de rai. En 1875 David Dean O'Keefe fondis komercan entreprenon, kie li ŝanĝis kopro kontraŭ transporto al Palau. Li pluvendis la kopron al Honkongo kaj kolektis duonmilionon da USD ĝis sia morto en 1901. Ekde tiam ekzistas sur Yap grandaj ŝtonmonoj kun malalta prestiĝo kaj valoro.

la historio de O'Keefe estis filmigita en 1954 kun titolo "His Majesty O'Keefe". Burt Lancaster ludis la ĉefrolon kiel kapitano David O'Keefe.

Tradicio redakti

La monoj devas ĉiam stari sur rando kaj eĉ leĝe malpermesite kaj monpunita uzi tiujn aliforme, alicele.

Valoro redakti

La valoro de la monoj dependas de:

  • Grando
  • Natura beleco
  • Formo
  • Historio de la monero
  • Aĝo
  • Malfacileco produkti ĝin
  • Ĉu mortis iu dum transporto aŭ minacis lin danĝero
  • Sociala stato de la partoprenantoj

Eksteraj ligiloj redakti