Kvitanco estas atestila dokumento kiu utilas por pruvi, ke oni plenumis pagon aŭ solvon de iu devigo aŭ servo aŭ livero de produkto.

Modelo de hispanlingva kvitanco de simpla pago.
Maŝina kvitanco kun rekta montro de la aĉetitaj varoj.

La kvitancoj estas skribaj dokumentoj kiuj povas esti publikaj, sed plej ofte ili estas de privata karaktero, en kiuj la ricevinto de la esprimita devigo precize agnoskas la ricevon de mono aŭ alia afero el la ŝuldinto aŭ sendinto. Oni postulas la esprimon de la dato (jam per komputilo eĉ la precizon ĝis sekundoj), la subskribon de tiu kiu ricevas, la mencion de la preciza monkvanto aŭ la priskribo de la afero kaj la titolo de la devigo, por ke la operacio ne estu konfuzata kun prunto, stokado aŭ alia jura negoco pere de materia dono aŭ havigo.

Ekzistas:

La kvitancoj ĝenerale estas plenumitaj duoble: originalo por la paginto kaj kopio por la ricevinto.

Kvitanco povas esti de multaj diferencaj formoj kiel por ekzemplo: personoentrepreno, kaj la podetalo de fakturoj aŭ servoj kiuj estas pagataj per elsendita ĉeko, kiu funkciigas ĝin, kiu revizias ĝin, kiu ricevas ĝin laŭ la priskribo, dato de ricevo, priskribo de la fakturoj (koncernaj numeroj), la totalaj prezoj, la rabatoj kaj la impostoj. Ĝi estas uzata por atesti el la flanko de entrepreno ĉiun informon pri pago.

Donackvitanco redakti

Specifa tipo de kvitanco estas donackvitanco. Tio kongruas kun la deziro de paginto esti certa ke oni povos redoni donacon ekzemple okaze de malkongruo de vestaĵo, malplaĉo de ricevita donaco de la flanko de la ricevinto ktp. Krome la paginto deziras ke la ricevinto de la donaco ne sciu pri la prezo de la varo. Tiele tia kvitanco montras ĉian informon escepte la prezon kaj permesas al la ricevinto de la donaco havi alian donacon anstataŭe, sen neceso scii kion pagis la paginto.

Vidu ankaŭ redakti