Prunto estas speco de ŝuldo. Ĉi tiu artikolo fokusas ekskluzive sur monaj pruntoj, kvankam, praktike, ĉia materialo povus esti pruntita. Kiel ĉiuj ŝuldo-instrumentoj, pruntado necesigas la redistribuon de financaj rimedoj tra la pasado de tempo, inter la pruntedoninto kaj la pruntepreninto. La pruntpreninto komence ricevas monsumon de la pruntedoninto, kion li/ŝi repagas, kutime sed ne ĉiam, en regulaj temperoj, al la pruntedoninto. Ĉi tiu servo estas ĝenerale provizita per kosto, nomita intereso de la ŝuldo. Prunto estas de la perioda paga tipo, se la monkvanto pagenda laŭtempe (por tutpagi kaj la pruntsumom kaj la intereson kune) estas fiksita. Pruntepreninto povus esti la objekto de certaj restriktoj nomataj prunto kunvenaĵoj laŭ la kondiĉoj de la pruntado. Agi kiel provizanto de pruntoj, estas unu el la ĉefaj taskoj por financaj institucioj.

Alivorte: Prunto estas ago de tiu kiu pruntas, t.e. aŭ pruntedonas aŭ prunteprenas. Prunti estas transdono de mono aŭ de havaĵo kun la kondiĉo de redono post pli aŭ malpli difinita tempo, kun pago aŭ ne de interezo. Prunto kun interezopago estas ofte nomata kredito.

Relative freŝdata formo de kredito estas la t.n. levil-efika prunto.

Proverbo redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri prunto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  •  
     Perdiĝas per pruntedono amiko kaj mono. 
  •  
     Prunto amikon forpelas. 
  •  
     Vilaĝano kreditas, vilaĝestro prunteprena 

Referencoj redakti

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2010-01-28.

Vidu ankaŭ redakti