En ekonomio, havaĵoj estas ĝenerale tiuj akiritaj aŭ akireblaj en la merkato, pagante prezon por tiuj kaj kiuj kontentigas rekte aŭ nerekte neceson aŭ bezonon.[1] Tio estas, temas pri materiaj aŭ nemateriaj havaĵoj kiuj posedas ekonomian valoron kaj kiu, pro tio povas esti taksitaj en monvaloraj terminoj. Tiusence, la termino "havaĵo" estas uzata por nomi aĵojn kiuj estas utilaj al tiuj kiuj uzas aŭ posedas ilin. En la medio de la merkato, la havaĵoj estas varoj kaj aliaj aĵoj interŝanĝeblaj kiuj havas ian peton fare de personoj aŭ organizoj kiuj konsideras, ke ili ricevas iun profiton kiam oni akiras kaj konsumas ilin.

Havaĵoj (tie varoj) stokitaj en stokejo.

Ili povas esti moveblaĵoj aŭ nemoveblaĵoj. Estas ankaŭ liberaj havaĵoj, kiuj disponeblas senpage (ekzemple aero, pejzaĝoj, naturo, urbaj medioj).

Notoj redakti

  1. Martínez Torres, Rolando Alejandro (2016). «Introducción al estudio de la Ciencia Económica». Análisis Económico, Edición Revisada. Astra Ediciones SA de CV. p. 51. ISBN 078-607-8193-78-3.

Vidu ankaŭ redakti