Rekreskanta krudmaterialo

Rekreskantaj krudmaterialojrenovigeblaj krudmaterialoj estas organikaj krudmaterialoj, kiu venas el agrikulturo kaj arbara mastrumado kaj de la homo uzata ekster la uzo kiel nutraĵo kaj besta furaĝo.[1]

la arbaro estas la plej grava fonto de rekreskantaj krudmaterialoj en Germanujo

Plej gravas la uzado de krudmaterialo de planta deveno respektive biogenaj ruboproduktoj. Tiuj materialoj oni uzas kaj por gajni energion kaj por uzi la materialon. La energia uzado okazas kaj en fluida formo (biofuelo), en firma formo (biogena brulaĵo), kaj en gasa formo (biogaso). La ŝtofa uzado konsistas el la farado de teknikaj oleoj, tekstilaĵoj, fibroj, plastoj, bazaj kemiaĵoj kaj liaj produktoj. Por energia uzo kultivataj plantoj nomiĝas energiplantoj, plantoj por ŝtofa uzo estas industriplantoj.

Koncerne la krudmateriala kaj energia transiro rekreskantaj krudmaterialoj anstataŭu la aliaj krudmaterialoj respektive fosilaj brulaĵoj (nafto, tergaso) post longa tempo, laŭeble per kaskada utilado. Oni diskutas kritike la areokonsumado de la rekreskantaj krudmaterialaj plantoj kun la plantoj por la nutraĵo

Historio redakti

 
Historia balenolea kuirilo en Ilulissat, Gronlando

Jam longe antaŭ la invento de la esprimo rekreskanta krudmaterialo krudmaterialoj de besta kaj planta deveno gravas por la homo. Jam ekde jarmiloj oni uzas ledron kaj bestaj kaj plantaj fibroj kiel vestaĵj kaj ligno kiel brulaĵo. Ĝis la Industriigado en la 19a jarcento rekreskantaj krudmaterialoj estis la plej grava energifonto (brulligno, lignokarbo) kaj la plej grava krudaĵliiveranto por la kemia kaj farmacia industrio (ekzemple balenoleo). Kune kun la industriigado unue la signifo de karbo kiel energiliveranto kreskis. En la 20a jarcento nafto fariĝis pli kaj pli aplikata, precipe pro la malmultekosta ekspluatado. De ĉ. 1950 nafto fariĝis la dominata energifontokaj krudmaterialo por la kemia industrioe (petrokemio). La strebado al nacia aŭtarkio pere de sintezo kaj la uzo de naturaj krudmaterialoj ludis gravan rolon en la industria historio de Germanujo, ĝi estis la centra temo de la nacisocialista esplorpolitiko. La esprimo „rekrskanta krudmaterialo“ kreiĝis en la jaroj 1973/74 kaj 1979/81 sekve de la pli alta prezo por la nafto kaj la naftokrizo.[1]

Kategorioj de rekrskantaj krudmaterialoj redakti

Oni distingas inter krudmaterialoj por energiaj kaj pli valora ŝtofa uzo. Ĉe la energia uzo gravas la energia enhavo de la materialo kaj ĉe la ŝtofa uzo la kemia konsisto kaj aliaj ecoj. Ĉe kaskada uzo la ŝtofa kaj energia uzo povas esti kombinebla. Ekzemplo estas la bruligado de uzita ligno. Ankaŭ ĉe la ŝtofa uzo eblas uzi la energienhavon de la kromproduktoj.

Ŝtofe uzataj rekreskantaj krudmateialoj redakti

Sekvas la plej gravaj kategorioj de la rekreskantaj krudmaterialoj. Ĉar la energia uzo ofte estas kombinebla kun la ŝtofa uzo ĝi ankaŭ estas parte indikita

Ligno redakti

 
domo el ligno
 
fago-brulligno en arbaro prilaborita

La plej grava kaj plej ofta rekreskanta krudmaterialo estas ligno. Ĝin la homoj jam uzis ekde la pratempo. Ekzemple en Germanujo arbaro kovras en la jaro 2002 surfacon de 11,1 milionoj da hektaroj, kiu egalas al unu triono de la surfaco de tiu lando.[2] La aliaj rekreskantaj krudmaterialo kovras areon de ĉ. 2 milionoj da hektaroj, kiu egalas ĉ. 17 procentoj de la agra areo de Germanujo en 2008 . [3]

Ligno kaj estas uzata kaj kiel materialo por konstrui (konstruligno) kaj fari meblojn, respektive kiel krudmaterialo por fari celulozon kaj paperon, kaj uzi energie kiel brulaĵo.

Parte eblas plurfoja uzado (kaskada uzado) , ekzemple per reciklado de uzita ligno por fari tavollignon aŭ uzi malnova ligno por ricevi energion.

Lignosimilaj meterialoj kiel bambuso, fragmito kaj pajlo estas uzata por kovri tegmentojn. El ratano kaj vimeno estas uzataj por fari korbojn kaj meblojn.

Naturfibroj redakti

Vidu la ĉafartikolo fibroplantoj

 
kotono (Gossypium spec.)
 
kanabo-kampo en Francujo

Naturfibrojn oni ricevas post grandaj elspezoj el tiel nomataj fibroplantoj. La plej grava fibra kudmaterialo estas kotono, kiu estas kulivata en ĉiu tropa kaj subtropa regiono de la mondo. Kotono estas bezonata precipe por fari vestaĵojn kaj aliaj tekstilaj aĵoj. Krome oni bezonas ĝin por fari neteksaĵon kaj fadenoj. Similajn uzojn ankaŭ havas lano, kiu grandparte venas de ŝafoj, sed ankaŭ de aliaj dombestoj kiel lamo, alpakoangorakuniklo. Krome besta fibro ankaŭ estas silko, kiuj ankaŭ estas uzata por teksilaĵoj.

Gravaj fibroplantoj de la mezvarmaj zonoj estas lino kaj kanabo. Iliaj [[bastfibro]j estas uzeblaj por fari tekstilaĵojn. el kanabo-fibroj oni faras specialajn papaerojn, ĉefe cigaredapero. Krome kanabo estas uzata por fari izolmaterialon kaj kombinitaj materialojn.

Fibroj de tropika deveno estas juto, [[abako (naturfibro)|abako], kokosfibro, kopro, sisalfibro kaj kenafo. Ili havas similan uzon. Abako estas ankaŭ uzebla por fari ŝnurojn, ĉar ĝi estas akvorezista. [[Bambuso]-kaj lignofibroj ankaŭ estas uzata por kombinaj materialoj.

Plantoleoj redakti

Vidu la ĉefartikolon plantoleo

 
kolzo kiel energiplanto

Plantoleoj estas uzebla ergergie, sed ankaŭ ŝtofe. La plej granda parto estas uzata por fari biobrulaĵon, kiel plantolea brulaĵo kaj biodizelo. [5] En Eŭropo biodizelo estas farata precipe al kolzooleo. Internacie precipe al palmoleo kaj sojoleo.[6]

Plantoleoj estas uzataj en la oleokemio kiel krudmaterialo por diversaj pruduktoj. Ekzemple kokosoleo kaj palmoleo estas uzataj por tensidoj (ekzemple sukertensidoj), kiuj estas uzataj en lavdetergentoj, sed ankaŭ por fari kosmetikaĵoj kaj medikamentoj. Por farboj, printfarboja kaj lakoj plantoleoj estas uzataj antaŭ ĉio kiel aditivoj kaj ligiloj. Kromaj produktoj estas la plankkovraĵo linoleumo, por tio antaŭ ĉio estas uzata linoleo, sed ankaŭ faktiso kaj kauĉuko.[7]

Sukero kaj amelo redakti

Vidu la ĉefartikolojn

 
rikoltita sukerkano

La tutmonde plej grava sukerplanto estas sukerkano, dum en la moderaj zonoj dominas sukerbeto. Amelon oni faras el diversaj grenoplantoj (ekzemple tritiko, triticalo, maiz, rizo) kaj aliaj agrokultivaĵoj (kiel manihoto, terpomoj). Ĉar amelo estas kiel sukero poloskarido oni povas anstataŭi ilin ofte reciptoke.

La plej granda parto de la teknika amelo estas uzata en paperindustrio paperamelo.Kiel kemia krudmaterialo amelo estas uzata por fari lavaĵon kaj purigaĵojn, organikajn acidojn, farmaciaĵojn kaj kometikaĵojn. Amelo ankaŭ estas bezonata por fari bioplaston, kiel termoplasta amelo. Ankaŭ nedirekte post fermentanta (bioteknika) transformiĝo de amelo aŭ sukero el oni povas fari bioplastojn, kiel polilaktido (PLA) kaj polihidroksilbuteracido (PHB). Sukero ankaŭ estas uzata en la konstrukemio kiel betonaldonaĵo..

Grandaj kvantoj de sukero kaj amelo estas uzataj por fari bioetanolo. Gravaj produktantaj landoj estas Brezilo kaj usono. En la [sukerindustrio]] de Brazilo duono de la rikoltata sukerkano estas bezonata por fari bioetanolon. [8] [9][10]

Kemiaj kaj farmaciaj krudmaterialoj redakti

 
rikolto de opio 2007
 
rikolto de latekso 1984

El kelkaj plantoj kaj bestoj estas gajnata enhavosubstancojn kaj materialojn de specialaj ecoj. Al tiaj materialoj apartenas kaŭĉuko, rezino kaj vaksoj, taninoj, diversaj farbaĵoj kaj krudmaterialoj por la farmacia industrio. Kaŭĉuko estas natura elastomero, kiu devenas precipe de la laktosuko de la sudamerika kaŭĉuka arbo (Hevea brasiliensis). Tinkturaj plantoj liveras farbaĵojn por kolorigi teksaĵojn kaj aliajn farbaĵojn.

Krumaterialo de besta deveno redakti

 
ledro ka moderna ledroprilaboro
 
abelvakso

Rekreskantaj krudmaterialoj de besta deveno oni konas hodiaŭ malpi ol la krudmaterialo de planta deveno. ili tamen ankaŭ hodiaŭ havas gravan signion.[11]

En la la antiko la farbaĵo purpuro estis gajnata el multaj purpurlimakoj kaj estis rezervitaj por la plej altaj moŝtoj. Plai farbaĵo estas [[karmino], kiu estas gajnata el koĉenilo-laŭso. Tiu farbaĵo kaj aliaj krudmaterialoj kiel eburo, ledro, fiŝledro, peltoj, abelvakso kaj korno estis gravaj varoj. Historie grava estas ankaŭ la uzo de bestintestoj kaj bestharoj por fari armilojn, tranĉilojn kaj muzikilojn. La de la 18a ĝis komence de la 20a jarcento grava komerca balenĉado liveris krudmaterialojn kiel fiŝostojn, ambron, spermaceton, balenoleon kaj glicerinon, kiuj estas uzataj kiel kemiaj krudmaterialoj, brulaĵoj, ŝmiraĵoj, praaj plastoj kaj krudmaterialoj por eksplodaĵoj. Ili estis en la 19a jarcento la bazo de la evoluo de la hodiaŭa petrokemia industrio.

La plej gravaj krudmaterialoj de besta origino estas bestograso, oleoj, vaksoj kaj ligaĵoj, ledro, peltoj kaj bestaj fibroj kiel lano, silko kaj rigidharoj. Flusterko kaj sterko estas ankoraŭ hodiaŭ gravaj sterkaĵoj.

Energie uzataj rekreskantaj krudmaterialoj redakti

Vidu ĉefartikolon biogena brulaĵo

 
biogasa instalaĵo

Perspektivoj redakti

Nuntempe la uzo de la rekreskantaj krudmaterialo pli kaj pli gravas. La celo estas malgrandigi la uzon de nafto, tergaso kaj karbo kiel energiliveranto kaj krudmaterialoj de la kemia industrio.[12]

Rekreskantaj krudmaterialo en Germanujo redakti

Kultivado de rekreskantaj krudmaterialoj en Germanujo (2009, provizoraj datoj)[13]
kultivareo
en 1.000 hektaroj
energia uzado 1.701,5
kolzo por biodizelo/plantoleo 942
sukero/sukero por bioetanolo 226
plantoj por biogaso 530
multjaraj kulturoj por firmaj brulaĵoj 3,5
ŝtofa uzado 294
industriamelo 130
industrisukero 22
teknika kolzooleol 120
teknika sunfloroleo 8,5
teknika linoleo 2,5
plantfibroj 1
farmaciaj kaj farbaĵoj 10

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • F. Begemann, S. Schröder (Hrsg.): Produktvielfalt durch Ressourcenvielfalt - Potenziale genetischer Ressourcen - Tagungsband eines Symposiums vom 24.-25. September 2003 im Gustav Stresemann-Institut in Bonn, ZADI, Bonn 2004, ISSN 0948-8332.
  • Astrid Jahreiß; A. & U. Längenfelder; M. Müller; Herausgeber: Fachagentur Nachwachsende Rohstoffe (FNR): Lernpaket Nachwachsende Rohstoffe - Unterrichtsmaterial für die Sekundarstufe I und II, Hydrogeit Verlag, Oberkrämer, Sept. 2010, ISBN 978-3-937863-23-8
  • Bundesamt für Naturschutz (Hrsg.): Biomasseproduktion - der große Nutzungswandel in Natur und Landschaft, Tagungsdokumentation[rompita ligilo], Bonn 2007.
  • U. R. Fritsche, K. Hüneke, K. Wiegmann: Kriterien zur Bewertung des Pflanzenanbaus zur Gewinnung von Biokraftstoffen in Entwicklungsländern unter ökologischen, sozialen und wirtschaftlichen Gesichtspunkten. Öko-Institut, Darmstadt 2004.
  • Martin Kaltschmitt, Hans Hartmann, Hermann Hofbauer (Hrsg.): Energie aus Biomasse. Grundlagen, Techniken und Verfahren, 2. Auflage, Berlin / Heidelberg 2009, ISBN 978-3-540-85094-6.
  • Stefan Mann: Nachwachsende Rohstoffe Eugen Ulmer Verlag, Stuttgart 1998, ISBN 3-8001-4126-4.
  • Sonja Maria Simon: Szenarien nachhaltiger Bioenergiepotenziale bis 2030 – Modellierung für Deutschland, Polen, Tschechien und Ungarn, Dissertation an der TU München 2006.
  • Oliver Türk: Stoffliche Nutzung nachwachsender Rohstoffe: Grundlagen - Werkstoffe - Anwendungen, Springer-Vieweg, Wiesbaden 2013, ISBN 978-3-8348-1763-1.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Markus Kaup: Entwicklungs- und Erfolgsfaktoren für Produkte aus nachwachsenden Rohstoffen in Deutschland und der EU im Spannungsfeld zwischen Ökonomie und Ökologie. Kölner Forschungen zur Wirtschafts- und Sozialgeographie Band 52, Wirtschafts- und Sozialgeographisches Institut der Universität Köln 2002.
  2. Bundeswaldinventur 2002, Bundesministerium für Ernährung, Landwirtschaft und Verbraucherschutz (BMELV), abgerufen am 17. Januar 2010
  3. Fachagentur Nachwachsende Rohstoffe e.V., Entwicklung der Anbaufläche[rompita ligilo]
  4. Im Jahr 2005: 37,2 %; Quelle: Fachagentur Nachwachsende Rohstoffe e. V. (Hrsg.): Daten und Fakten zu nachwachsenden Rohstoffen. Gülzow 2006; Seite 57 (PDF-Download Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine)
  5. Daten und Fakten zu Biokraftstoffen, auf http://mediathek.fnr.de, Informationsseite der Fachagentur Nachwachsende Rohstoffe e. V. (FNR), abgerufen am 1. November 2012
  6. Anbau 2008: Stilllegungsflächen halbiert - Zunahme beim Getreide, Bericht auf innovations-report.de, 1. August 2008, abgerufen am 18. Januar 2010
  7. Natural Oil Polyols erschließen Polyurethan-Hartschaum-Anwendungen, Bericht auf innovations-report.de, 5.Mai 2008, abgerufen am 18. Januar 2010
  8. Bayerische Landesanstalt für Landwirtschaft (LfL)Nachwachsende Rohstoffe Arkivigite je 2012-01-30 per la retarkivo Wayback Machine (PDF; 343 kB), Kapitel aus dem jährlichen Bericht zu den Weltagrarmärkten, Bericht 2008 vom März 2009, abgerufen am 26. Januar 2010
  9. www.maerkischeallgemeine.de: Verbio produziert nur noch in Schwedt Biosprit Hersteller
  10. http://www.ariva.de: VERBIO nimmt Bioethanolproduktion in Zörbig wieder auf
  11. [1] Arkivigite je 2012-01-30 per la retarkivo Wayback Machine Nachwachsende Rohstoffe tierischen Ursprungs. Von Michael Grunert. In Fachmaterial, Sächsische Landesanstalt für Landwirtschaft Februar 2005
  12. Kamm, B., Gruber, P., Kamm, M.: Biorefineries - Industrial Processes and Products, Wiley-VCH, 2006, ISBN 978-3527310272, umfassendes, zweibändiges Werk zum status quo und zur zukünftigen Entwicklungen des Konzepts Bioraffinerie
  13. Fachagentur Nachwachsende Rohstoffe e. V. (FNR), Info-Graphik: Anbau nachwachsender Rohstoffe in Deutschland (2009) Arkivigite je 2010-06-23 per la retarkivo Wayback Machine