Sciuro (Sciurus) estas genro de malgrandaj mamuloj el la ordo de ronĝuloj, grupo sciuromorpha (sciuro-formaj, sciuro-similaj), familio sciuredoj. Ili vivas sur arboj, havas longan voston kaj hartufojn ĉe la oreloj, kutime rustkolorajn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sciuro
Griza Sciuro, Sciurus carolinensis
Griza Sciuro, Sciurus carolinensis
Biologia klasado
Regno: Animaloj
Filumo: Ĥorduloj
Klaso: Mamuloj
Ordo: Ronĝuloj
Familio: Sciuredoj
Sciurus
Linnaeus, 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Sciurus vulgaris

Feloj de ordinara sciuro, Sciurus vulgaris, eventuale de aliaj sciurspecioj (mallonga, delikata ruĝbruna ĝis nigrabruna hararo) estas uzataj en peltindustrio.

La cindrogriza sciuro (Sciurus carolinensis) estas specio loĝanta en Usono kaj enigita en Brition kaj en kontinentan Eŭropon, kie ĝi minacas la indiĝenan rufan sciuron (Sciuro vulgaris). Sciurus carolinensis pli prosperas en la biotopo kaj tiel forpuŝas la specion Sciuro vulgaris. Nun en Britio asocioj provas savi la indiĝenan rufan sciuron .

Listo de la specioj en la genro Sciurus:

Slango redakti

En Esperanta slango la vorto sciuri signifas kolekti amikojn kiel sciuroj kolektas avelojn.

Proverbo redakti

Ekzistas proverboj pri sciuro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof:[1]

  •  
     Kiu naskiĝis sciuro, ne fariĝos vulturo. 
  •  
     Kio konvenas al sciuro, ne konvenas al vulturo. 

Referencoj redakti

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-12-17.

Eksteraj ligiloj redakti