La grisino [1]torina panbastoneto (grissino en itala lingvo) estas fama panbastoneto ne nur en Italio sed ankaŭ internacie.

Manfaritaj grisinoj

EtimologioRedakti

La nomo "grissino" (ghërsin en piemonta lingvo) venas de la vorto el piemonta lingvo ghërsa, kiu signifas longan panon.

HistorioRedakti

 
Panelo kiu rememorigas la inventaĵon en Lanzo Torinese.

Ĝi estis kreita en la jaro 1679, kiam la kortega panisto Antonio Brunero, laŭ indikoj de la kuracisto Teobaldo Peccio de Lanzo Torinese, inventis tiun manĝaĵon por nutri la estontan reĝon Viktoro Amadeo la 2-a de Savojo, kiu malbone digestis la molaĵon de pano.

La sukceso de tiu panbastoneto iĝis rapida ĉar ĝi estis pli digestebla kaj pli longe konservebla. Eĉ Napoleono Bonaparto tre ŝatis ĝin, tiel ke li kreis regulan linion de transporto de Torino al Parizo, ĉefe por importi tiujn grisinojn, nomita de li en franca lingvo les petits bâtons de Turin.

IngrediencojRedakti

Estas kiel normala pano, nur ke pro la longa kaj maldika formo la pano dum kuirado iĝas komplete kiel krusto, do fine sen molaĵo de pano, kaj pli komforte digestebla. La ingrediencoj estas faruno, akvo, gisto kaj salo. Nuntempe oni aldonas aliajn ingrediencojn, ekzemple lakto anstataŭ akvo, olivoleo, aromoj, ktp.

TipologioRedakti

La formo de antikvaj grisinoj estas nomita robatà, kiu signifas en piemonta lingvo "faligita" aŭ "ruliĝita" de longeco inter 40 kaj 80 cm. La alia formo pli aktuala estas la "grissino stirato". Ĝi estas farita laŭ etendado de la ekstremaĵoj. Tiu metodo faciligis la industrian fabrikadon. Nun ekzistas grisinoj kun origano, sezamo, kumino, ktp.).

ReferencojRedakti

  1. Laù vortaro Itala-Esperanto 1996 de Federazione Esperantista Italiana