Ĥalao[1] estas dolĉa, pufa, gista bakaĵo, plej ofte tritika, havanta la formon de bulka plektaĵo ronda aŭ longforma. Ĝi estas rita por la judoj, precipe aŝkenazoj, kiuj manĝas ĝin dum Ŝabato kaj judaj festoj.

Ĥalao kun sezamgrajnoj
Ronda ĥalao

Ingrediencoj kaj preparado redakti

Tradiciaj aŝkenazaj receptoj de ĥalao uzas multajn ovojn, fajnan blankan farunon, akvon, sukeron, giston, kaj salon, sed ekzistas ankaŭ t.n. akva ĥalao farata sen ovoj[2]. Modernaj receptoj povas proponi plengrajnan tritikan, avenanspeltan farunon, aldonon de mielomelaso.

El la ŝvelinta gista pasto oni formas kelkajn rulaĵojn kaj kunplektas ilin simile al harplekto. Ene de la rulaĵoj povas troviĝi sekvinberoj, pomoj aŭ aliaj aldonaĵoj. La bakitan panon oni povas ŝmiri per ovkirlaĵo kaj surŝuti per sukero aŭ sezamo.

Referencoj redakti