Usona kuirarto

la kuirartaj tradicioj indiĝenaj en Usono

La kuirarto de Usono reflektas sian historion. La eŭropa koloniigo de Ameriko ebligis la enkondukon de kelkaj ingrediencoj kaj kuiradstiloj al ĉi-lasta. La diversaj stiloj daŭre disetendiĝis bone en la 19-a kaj 20-a jarcentoj, proporcie al la enfluo de enmigrintoj de multaj eksterlandaj nacioj; tia enfluo evoluigis riĉan diversecon en manĝpreparo ĉie en la lando.

Usona kolbasobulko (hot dog, nome varma hundo).
Pomokuko estas unu el nombraj usonaj kulturaj ikonoj, ĉi tie kun la flago kaj basbala batilo.
Hamburgero.
Rostita meleagro preparita por tradicia usona Dankofesto.
Viandotranĉaĵo sur kradrostilo.
McDonalds Oraj Arkoj, Usono.

Historio redakti

Fruaj indianoj utiligis kelkajn kuiradmetodojn en frua Usona kuirarto kiuj estis malaperigintaj en fruaj eŭropaj kuiradmetodoj por formi la bazon de la nuna Usona kuirarto. Kiam la kolonianoj venis al Virginio, Masaĉuseco, aŭ ajnaj da la aliaj anglaj kolonioj sur la orientan marbordon de Nordameriko, ili farmis bestojn por vestaĵoj kaj viando en simila modo al tio kion ili faris en Eŭropo. Ili havis kuirarton similan al sia antaŭa brita kuirarto. La usona kolonia dieto variis depende de la loĝregiono en kiu oni vivis. Ofte ĉasitaj ĉasbestoj inkludis cervojn, ursojn, bubalojn kaj sovaĝan meleagron. Kelkaj grasoj kaj oleoj produktitaj de bestoj helpis kuiri multon da la koloniaj manĝaĵoj. Antaŭ la Revolucio, Novangloj konsumis grandajn kvantojn de rumo kaj biero, kiam markomerco disponigis al ili relative facilan aliron al la varoj bezonitaj por produkti tiujn erojn: Rumo estis la distilita spirito de miksaĵo, esence, de melasoj, kiu estis facile havebla per komerco kun Karibio. En komparo al la nordaj kolonioj, la sudaj kolonioj estis tre diversspecaj en sia agrikultura dieto kaj ne havis centran regionon de kulturo.

Dum la 18a kaj 19a jarcentoj, usonanoj evoluigis multajn novajn manĝaĵojn. Dum la Progresema Epoko (1890aj - 1920aj jaroj) manĝaĵproduktado kaj prezentado iĝis pli industriigitaj. Unu karakterizaĵo de usona kuirarto estas la fuzio de multoblaj etnaj aŭ regionaj aliroj en tute novajn kuiradstilojn. Ondo de famulkuiristoj komenciĝis kun Julia Child kaj Graham Kerr en la 1970-aj jaroj, kun multaj pli sekvantaj post la pliiĝo de kablostacioj kiel Food Network.

Aktualaĵoj redakti

 
BigMac Combo, de McDonald's, kelkfoje identigata kiel tipa usona kuirarto".

La usona kuirarto similas al la kuirarto de aliaj okcidentaj landoj. Tritiko estas la plej uzata cerealo. La tradicia usona kuirarto uzas lokaĵojn, kiel ekzemple meleagro, cervoviando, terpomoj, batatoj, maizo, kukurbo, kaj acerosiropo, kiuj estis manĝataj de la indianoj kaj unuaj eŭropaj ekloĝantoj. Kradrostado el porkaĵo kaj bovaĵo, krabokukoj, ĉipsoj, kaj biskvitoj estas tipe usonaj manĝaĵoj. La animnutraĵo, evoluigita de la afrikaj sklavoj, estas populara ĉirkaŭ la sudaj subŝtatoj kaj inter multaj afrik-usonanoj ĉie. Sinkretiaj kuirartoj kiel ekzemple la kreola kuirarto de Luiziano, la kaĵuna kuirarto kaj la teksas-meksika kuirarto estas regione gravaj[1].

Tipaj pladoj kiel ekzemple pomokuko, rostita kokidaĵo, pico, burgeroj, kaj kolbasobulkoj venas de receptoj de diversaj enmigrintoj. Terpomfingroj, meksikaj pladoj kiel ekzemple faruntakoj kaj takoj, kaj pladoj surbaze de pasto libere adaptitaj el italaj fontoj estas vaste manĝataj[2]. Usonanoj ĝenerale preferas kafon ol teo. La reklamoj de la usonaj entreprenoj pri la oranĝa suko kaj lakto igis ilin la oftaj trinkaĵoj por la matenmanĝo. La ofta manĝado ĉe rapidmanĝejoj estas unu el la kaŭzoj de obezeco en Usono. Gastrinkaĵoj estas vaste popularaj; sukerigitaj trinkaĵoj okupas 9% en la kaloria konsumado de la mezuma usonano.[3]

Specialaĵoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Boslaugh, Sarah (2010). "Obesity Epidemic", in Culture Wars: An Encyclopedia of Issues, Viewpoints, and Voices, ed. Roger Chapman. Armonk, N.Y.: M. E. Sharpe, pp. 413–14. ISBN 978-0-7656-1761-3.
  2. http://www.newswise.com/articles/what-when-and-where-americans-eat-in-2003
  3. Smith, Andrew F. (2004). The Oxford Encyclopedia of Food and Drink in America. New York: Oxford University Press, pp. 131–32. ISBN 0-19-515437-1. Levenstein, Harvey (2003). Revolution at the Table: The Transformation of the American Diet. Berkeley, Los Angeles, and London: University of California Press, pp. 154–55. ISBN 0-520-23439-1.

Literaturo redakti

  • Bertolli, Paul. (1988) Chez Panisse Cooking. New York: Random House.

.

  • Crocker, Betty. (2005) Betty Crocker Cookbook: Everything You Need to Know to Cook Today, 10‑a eldono, John Wiley & Sons, Incorporated. ISBN 978-0-7645-6877-0..
  • Crowgey, Henry G.. (1971) Kentucky Bourbon: The Early Years of Whiskeymaking'. Kentucky: The University Press of Kentucky..
  • Danforth, Randi. (1998) Culinaria The United States: A Culinary Discovery. New York: Konemann.

.

  • Fried, Stephen. Appetite for America: How Visionary Businessman Fred Harvey Built a Railroad Hospitality Empire That Civilized the Wild West (Bantam; 2010)
  • Glasse, Hannah. (1750) Art of Cookery Made Easy..
  • Oliver, Sandra L.. (2005) Food in Colonial and Federal America. Londono: Greenwood Press..
  • . Demand for Ethnic & International Foods Reflects a Changing America. National Restaurant Association (2005-04-05). Alirita 2009-03-08.

.

  • Pillsbury, Richard. (1998) No Foreign Food: The American Diet in Time and Place. Westview..
  • Porterfield, James D.. (1993) Dining by Rail: The History and Recipes of America's Golden Age of Railroad Cuisine. Nov-Jorko: St. Martin's Press. ISBN 0-312-18711-4.
  • Prodhomme, Paul. (1984) Paul Prodhomme's Louisiana Kitchen. Nov-Jorko: William Morrow. ISBN 0-688-02847-0..
  • Puck, Wolfgang. (1986) The Wolfgang Puck Cookbook. Nov-Jorko: Random House.
  • Root, Waverly. (1981) Eating in America: a History. New Jersey: The Ecco Press.

.

  • Smith, Andrew F.. (2004) The Oxford Encyclopedia of Food and Drink in America. Oksfordo: Oxford University Press..
  • Tower, Jeremiah. (2004) California Dish, What I Saw (and cooked) at the American Culinary Revolution. Nov-Jorko: Free Press/Simon & Schuster..
  • Tower, Jeremiah. (1986) New American Classics. Harper & Row..
  • Van Aken, Norman. (1988) Feast of Sunlight. Nov-Jorko: Ballantine/Random House. ISBN 0-345-34582-7.
  • Veit, Helen Zoe. Modern Food, Moral Food: Self-Control, Science, and the Rise of Modern American Eating in the Early Twentieth Century (2013)

Eksteraj ligiloj redakti