Ĉi tiu artikolo temas pri kuirilo. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Krado (apartigilo).

Kradrostilo, aŭ rostokrado, estas aparato kun fajrujo, sur kiun oni povas meti kradon. En la fajrujon, oni bruligas lignon aŭ ion similan, celante ardaĵojn. Tiam oni metas sur la kradon manĝaĵojn (ĝenerale pecojn de viando), por ke ili rostiĝu. Preparita tiamaniere manĝaĵo nomiĝas kradrostaĵo. Kiel rost-kradon, oni povas uzi ordinaran eltireblan kradon el fornelo, sed plej oportuna rost-kradro konsistas en duobla krado, ĉarnire artikigita, per kiu oni interpremas la rostaĵon. Facile tiel oni povas renversi por rosti ambaŭ flankojn. Anstataŭ krado, oni povas uzi rostostangojn.

Granda kradrostilo
Duobla artikigita rost-krado

Kelkaj modernaj kradrostiloj uzas gason aŭ elektron por la varmo. Ekzistas multe da specoj de kradrostilo jen netransporteblaj, jen porteblaj.

Vidu ankaŭ redakti