Ekologia manĝaĵo

Ekologia manĝaĵo estas produktita laŭ la principoj de ekologia agrikulturo. La celo estas, ke ĉiu komponanto de preta ekologia manĝaĵo estas laŭnature produktita. Ekologia manĝaĵo ekzemple ne enhavas sintezajn nutroaldonaĵojn.

Ekologiaj legomoj en la merkato en Argentino

Ĉar ekologia manĝaĵo laŭ aspekto povas ne diferenci de la amase produktitaj analogaĵoj, en multaj landoj ekzistas tre strikta kontrolo pri la produktado, kiu volas nomi siajn nutraĵojn "ekologia manĝaĵo". Ekzemple, en Eŭropa Unio ekzistas speciala Konsilia Reguldokumento numero 2092/91 de la 24-a de junio 1991, kiu regulas ekologie puran produktadon de manĝaĵo.

La ĉefaj ecoj de ekologia manĝaĵo estas:

  • ekologie pura krudaĵo (ingrediencoj);
  • speciala teknologia procezo.

Ekzemple, oni atentas pri tiaj procezoj kiel troa varmigo, kiu povas kaŭzi perdon de vitaminoj.

Atestoj redakti

 
Germana atesto pri ekologia manĝaĵo.

Ekzistas pluraj atestoj en diversaj landoj pri ekologieco de manĝaĵo. Speciala signo povas esti metata sur pakaĵo de ekologia manĝaĵo, laŭ permeso de kontrolanta ŝtata institucio.

Debato pri ekologia manĝaĵo redakti

Dum ekologia manĝaĵo iĝas pli populara inter konsumantoj, ekzistas ankaŭ argumentoj kontraŭ ĝi. Ekzemple, naturaj nutraj farboj estas multe pli multekostaj, ol la kemiaj, kaj samtempe ne sekurigas tian kvaliton de farbado, kiel la kemiaj.

Lingva noto redakti

Atentu ne nomi ekologian manĝaĵon biologia (ĉiu manĝaĵo ja estas biologia (= el vivantaj estaĵoj)) nek organika (= konsistanta el karbonkombinaĵoj)