Cocido montañés (ankaŭ puchera montañesa) estas varma plado de kantabra kuirarto. Ĝi ne havas kikeron kiel ĉefan ingrediencon, malsame al aliaj cocido-kuiraĵoj, kiel tiu de Madrido kaj variantoj de regionoj Maragatería (en provinco Leono) aŭ Liébana (cocido lebaniego). Ties bazaj ingrediencoj estas blankaj fazeoloj, legoma brasiko (varianto viridis de Brassica oleracea) kaj porkaj buĉaĵoj, kiel karno-kolbasoj, ripoj, sangokolbasojlardo.

Cocido montañés

La nomo montañés venas de loknomo "La Montaña", samsignifa al "Kantabrio".