Sobao pasiego [soBAo paSJEgo] aŭ simple sobao estas kuko tipa de la distrikto Valles Pasiegos (Kantabrio) kaj la nordoriento de la provinco Burgoso, en norda Hispanio. Ĝi estas konata manĝajo de la kantabra kuirarto kaj ofte manĝata kiel matenmanĝo en la tuta Hispanio.

Sobaos pasiegos.

La bazaj ingrediencoj de la originala formulo pri preparado de sobao estis pano, blanka sukero kaj butero. Laŭ tiu antikva recepto, oni uzis ankaŭ du ovojn, raspaĵon el ŝelo de citrono kaj anizobrandonrumon. La nuntempa formulo ekaperis en 1896, kiam Eusebia Hernández Martín (kuiristo de la ĥirurgiisto Enrique Diego-Madrazo) uzis farunon anstataŭ panon.

Ekde 2004, nur tiuj produktitaj en specifaj municipoj de Kantabrio kaj laŭ diversaj kondiĉoj kaj ecoj rajtas komerce uzi la nomon sobao pasiego,[1] dum la aliaj rajtas uzi nur sobao.

Recepto redakti

Ingrediencoj redakti

  • 1 kilogramo da sukero
  • 1 kilogramo da butero
  • 900 gramoj da faruno
  • 12 ovoj
  • gisto (fermento)
  • 1 kulero da rumo aŭ anizobrando
  • 1 ŝelo de citrono
  • 1 kulero da rumo aŭ anizobrando
  • salo (pinĉe)

Preparado redakti

En bovlo, batante miksu sukeron kaj buteron. Raspu la ŝelon de citrono kaj enmetu ĝin kaj la salon. Plu batante, iom post iom aldonu la ovojn kaj la kuleron da likvoro. Almetu la farunon kaj fermenton ĝis kiam la pasto estu preta. Metu la paston en muldilojn el papero. Baku per forno tiel, ke la supraĵo de la kukoj aspektu same bakita.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti