Bufedo

sistemo de manĝoservo

Bufedo estas meblo provizita per manĝaĵoj disponeblaj por invititoj aŭ klientoj ĉe teatro, balo, stacidomo. Bufedo estas ankaŭ tiu ejo, kie staras tiu instalaĵo.[1]

Matena bufedo
Fiŝ-bufedo

Anstataŭ la kutima menusekvo (ekz. antaŭmanĝo, ĉefmanĝo, deserto), kiujn oni portas al la gastoj, en bufedo ĉiu manĝajo estas samtempe aranĝita sur apartaj tabloj kaj la gastoj povas servi sin laŭplaĉe. Oni povas diferencigi inter malvarma kaj varma bufedo.

La bufedo disvastiĝis en la 17-a jarcento el Francio tra tuta Eŭropo. La tuta tradicio reiras al la stara akcepto (fingronutraĵo).

Referencoj redakti

  1. Laŭ Francisko Azorín Bufedo estas Meblo por manĝaĵetoj ĉe Stacidomo, Teatro, Domo. Ejo kie staras tia instalaĵo. En Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 42. Li indikas etimologion el latina bufetagium.

Vidu ankaŭ redakti