Nesaturita grasacido

(Alidirektita el Nesaturitaj grasoj)

Nesaturita grasacido estas karboksilata acido de longa ĉeno kun unu aŭ variaj duoblaj ligiloj inter siaj atomoj de karbono.

Olea acido.
Olivoleo estas nesaturita grasacido de 18 karbonoj.

La grasacidoj estas komponantoj de lipidoj de rezervo kaj de lipidoj de membrano. Ĝenerale la naturaj grasacidoj estas de linia ĉeno kaj posedas paran nombron de atomoj de karbono (C16, C18, ktp.). Se ili estas saturitaj ne havas duoblan ligilon en sia karbonĉeno. Male, la nesaturitaj grasacidoj posedas duoblajn ligilojn C=C kaj povas havi unu aŭ pliajn saturigojn.

La nesaturitaj grasacidoj estas esencaj por la ĝusta funkciado de la homa korpo kaj devas esti havigitaj en sufiĉaj kvantoj kun la manĝaĵoj. Ties manko estas asocia kun la arteriaj malsanoj kaj alta koncentro de kolesterolo en sango.

Bibliografio redakti

  • Werner Muller-Esterl. Bioquímica – Fundamentos para Medicina y Ciencias de la Vida. Reverté, 2008: 35; 550; 553; 559.
  • Robert W. McGilvery. Conceptos Bioquímicos. Reverté, 1997: 223-380.
  • Jeremy Berg, Lubert Stryer, John Tymoczko. Bioquímica. Reverté, 2008: 329; 617.