Ĥaŝo (azere: xaş) estas tradicia supo de la kaŭkaziaj kuirartoj kaj ankaŭ de la najbaraj landoj Turkio, Irano ktp. Ĝi originas el la armena regiono Ŝirako, ĉefe ellaborata el la piedoj de bovino. En la pasinteco ĝi estis konsiderita kiel humila plado manĝata de la plej malaltaj klasoj de la armenoj en la kamparo, ĝi estas ĉefe kuirata dum vintro kaj ĝenerale antaŭ viroj. La plado estis adoptita ankaŭ de la nacioj ekster la kaŭkazia regiono (ekz. tra Balkanio).