Manĝaĵoj Ne Bomboj

malstreĉite konektita grupo de sendependaj (ĉefe anarkiistaj) kolektivoj

Manĝaĵoj Ne Bomboj estas malstreĉite konektita grupo de sendependaj (ĉefe anarkiistaj) kolektivoj, kiu fordonas senpagan veganajn kaj vegetarajn manĝaĵojn al aliuloj. Iel simila al la Bazdemokratiaj princopoj.

Manĝaĵoj Ne Bomboj
emblemo
organizaĵo
Komenco 1980 vd
Adreso Arroyo Seco, NM 87514 - USA
Ideologio

anarkiismoveganismo

Fondinto(j) Keith McHenry vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
La emblemo
Food not bombs.JPG
Food not bombs
Vido de la manĝaĵoj

La ideologio de Manĝaĵoj Ne Bomboj estas ke multaj entreprenaj kaj registaraj interesoj permesas al malsateco pluan ekzistadon eĉ en medio de abundo. Por demonstri tion ĉi (kaj por redukti kostojn), multe da la manĝaĵoj, kiujn servas tiu ĉi grupo, estas plusaj manĝaĵoj de vendejoj, bakejoj, kaj bazaroj, kiuj alie estus forĵetitaj.

La ĉefaj kredoj de la movado estas:

  • Se registaroj kaj korporacioj ĉirkaŭ la mondo ĉesos investi rimedojn en militoj kaj la armila industrio (kiu estas la plej granda industrio en la mondo), ili anstataŭe deturnos rimedojn por nutri la malsatajn- tiam neniu malsatus. Ĉeffrazo de la movado estas: "La kvanto da mono, kiun la mondo elspezas por armilaro semajne, sufiĉas por nutri la tutan mondan loĝantaron dum jaro."
  • Estas sufiĉe da manĝaĵo en la mondo por nutri ĉiujn homojn, sed tiom da manĝaĵo estas forĵetita senbezone kiel rekta rezulto de kapitalismo kaj militarismo.

Manĝaĵo Ne Bomboj provas atentigi la problemon de malriĉeco kaj senhejmuloj en la socio per disdonado de manĝaĵoj en publikaj lokoj, tiel organizante kunvenojn de malriĉuloj, senhejmuloj kaj aliaj mizeruloj, aŭ simple ordinaraj kaj scivolemaj homoj, kiuj aprezas kaj bonan manĝaĵon kaj bonan socion, kaj instigas malferman kaj komunuman etoson. En tio ĝi estas diferenca de supokuirejoj, kiuj tenas la malriĉulojn for de la vido (kun la celo konservi la dignon kaj privatecon de tiuj, kiuj interesiĝas pri ĝi), en kiuj ne kutimas kunhavigi la mizerulojn mem en la disdonado de manĝaĵoj kaj manĝu kun ili. La movado emfazas ke ĝi ne estas bonfara movado aŭ religia korpo.

Laŭ la retejo de la movado havas ses bazajn principojn:

La movado estas malfermita al ĉiuj en du manieroj: ĉiu povas helpi prepari la manĝaĵon kaj ĉiu povas manĝi.

Krom kolektado kaj distribuado de senpagaj manĝaĵoj, la plej multaj ĉeloj ankaŭ okupiĝas pri kontraŭ-malriĉeco, kontraŭmilito kaj aliaj politikaj celoj. Foje manĝoj ankaŭ inkluzivas senpagan provizon de vestaĵo, libroŝanĝo, stratteatro, muziko, tamburaj rondoj, komunuma ĝardenado kaj pli; Subjekte al la aktiveco de ĉiu ĉelo.

Ĉar plej multaj ĉeloj dividas la samajn valorojn kaj funkcias sendepende kaj ne-hierarkie, "manĝaĵo Ne bomboj" estas konata kiel anarkiisma movado.

Vidu ankaŭ redakti