Stratoteatrostrata teatro estas terminoj,[1]​ uzeblaj por nomi ajnan tipon de surscenejigo, dramigo aŭ ludado, kun arta aŭ spektakla celo, farata sur urbaj scenejoj, kun ioma grado de improvizado, subĉiele kaj senpage. En la laŭtemaj vortaroj tiu teatro-tipo estas difinita kiel teatrostilo prezentata "en lokoj ekster la tradiciaj teatraj konstruaĵoj".[2] Tiu teatrotipo intencas plej ofte du precizajn celojn: nome alproksimigo de la teatra spektaklo al publiko, kiu partikulare ne tiom venas al la tradiciaj teatraj instalaĵoj, kaj duarange ebligo de iu tipo de interagado inter la aktoroj kaj la publiko.

Strata bufospektaklo en Japanio ridindiganta mafiulojn.
Globe, subĉiela spektaklo de la nederlanda grupo "Close Act Theatre".

Kelkaj tekstoj kaj fakuloj identigas la stratoteatron kun la surstrata teatro, kiu ne estas propre teatra stilo sed referenco al sceneja spaco, tiuokaze foje kunhavanta la du menciitajn celojn.[3]​ Por ekzemplo, la ludado de la Tenorio Mendocino en Guadalajara estas montro de romantisma teatro per ludado de la teatraĵo Don Juan Tenorio de José Zorrilla sur la stratoj de tiu urbo; tiuokaze temas pri tradicia teatraĵo kaj ne de eksperimenta aŭ moderna teatrotipo. Simila okazo estas la ĉiujara ludado de El alcalde de Zalamea subĉiele en samnoma urbeto de Ekstremaduro: tiuokaze denove temas pri klasika teatraĵo, sed eksperimente en la senco, ke la aktoroj estas ĉiuj neprofeisaj kaj lokanoj mem. Okazo intermeza inter ambaŭ konceptoj (surstrata kaj strata), estas tiu de la franca pupkompanio Royal de Luxe. Siaflanke, la usona Living Theater estis konsiderita unu de la inspirantoj de la moderna koncepto de la atratoteatro pro ties ideologia valoro, sur kies sekvo estis disvolvigita granda parto de la sendependa kaj la eksperimenta teatroj.[4]

Pura interagado kun "nekutima" publiko okazas en jam tradicietaj kaj organizitaj festivaloj, kiel en Tárrega kaj Villanueva de la Serena (Hispanio), Avignon (Francio) ktp. Siaflanke la surstrata teatro aŭ foje pli bone dirite la subĉiela teatro foje profitas interesajn urbajn areojn por prezenti normale noktajn, somertempajn festivalojn kiel en Mérida kaj Cáceres (Ekstremaduro). En tiaj okazoj la publiko pagas enirbiletojn kaj plej ofte la teatraĵoj estas tradicie prezentataj.

  1. Gómez García, Manuel (1999). Diccionario Akal de teatro. Akal. p. 808. ISBN 978-84-460-0827-9.
  2. Pavis, Patrice (1996). Diccionario de teatro. Barcelona, Paidós Ibérica. pp. 443-444. ISBN 8449306361.
  3. Manuel Gómez, "Diccionario del teatro", p. 290
  4. Manuel Gómez, "Diccionario del teatro", p. 808