La Urbestro de Zalamea[1] estas triakta dramo verkita en versoj fare de Pedro Calderón de la Barca. Temas pri kamparana urbestro kiu ordonas ekzekuti kapitanon kiu estis perfortinta ties filinon. La temo estas la konflikto inter la honoro (revenĝo) kaj la socia devo ne kontraŭstari militiston.
„ Nia bonega samideano, kies tradukistan talenton ni jam konas dank'al lia esperantigo de «Amfitriono» de Molière, pliriĉigis nian teatran bibliotekon per nova perlo, La bela verko de Calderon de la Barca estos plezure legata de ĉiuj Esperantistoj. La versa traduko estas lerte farita, en simpla kaj facile komprenebla lingvo. ”