Ĉefkuiristo kaj ankaŭ france kaj internacie chef [ŝef'] estas persono tre bone trejinita, lerta profesiulo kiel kuiristo kiu estas efika en ĉiuj aspektoj de manĝopreparado de partikulara kuirejokuirarto, kiu direktoras en grupo de kuiristoj. La franca vorto "chef" estas deriva (kaj mallongigita) el la esprimo chef de cuisine [ʃɛf.də.kɥi.zin], nome direktoro aŭ estro de kuirejo. (Siavice la franca vorto devenas el Latina caput kaj estas duoblaĵo kun la vorto "ĉefo".) Internacie, la titolo "chef" en la kuirarta profesio originiĝis en la etoso de la haute cuisine (alta kuirarto) de la 19a jarcento, kiu enmetis multajn francajn vortojn en multaj lingvoj.

Franca chef preparanta trufon por vespermanĝo.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti