Ŝabu ŝabu
La ŝabu-ŝabu (japane しゃぶしゃぶ), transskribita ankaŭ kiel sjabu-sjabu, estas varianto en Japanio de hot pot (nome ĉina fondue aŭ fonduo). La plado estas rilata kun la sukijaki laŭ stilo, ĉar ambaŭ uzas viandon kaj legomojn tre fajne distranĉite, kaj ili kutime estas servitaj kun tremposaŭco. Tamen, ili ege diferencas laŭ gusto: la ŝabu-ŝabu estas pli gusta kaj malpli dolĉa ol la sukijaki. Oni konsideris ĝin vintra plado sed ĝi konsumiĝas la tutan jaron.
Ingrediencoj
redaktiLa plado kuiriĝas tradicie kun oksaĵo tre fajne distranĉita, sed la variantoj pli modernaj uzas foje porkaĵon, krabon, kokaĵon, anasaĵon aŭ palinuron. Krom viando de diversaj devenoj, oni povas uzi pli multekostan viandon, kia tiu de ŭagju, pro sia gusto kaj teksturo pli bonkvalitaj.
La ŝabu-ŝabu kutime estas servata kun tofuo kaj legomoj, inklude hakusai (ĉina brasiko), foliojn de krizantemo, nori (manĝeblaj algoj), cepo, karoto, fungoj ŝitako kaj enokitake. En kelkaj lokoj ĝi povas esti servata ankaŭ kun udono, moĉio kaj vermiĉeloj harusame.