Palinuro
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Palinuro (Eneido) , Palinuro (loko) , Palinuro (vulkano) kaj 4832 Palinuro. |
Palinuro (aŭ komunlingve langusto) estas dekkrura krustaco kun tre dika kaj malmola karapaco. Ĝi ne havas pinĉilojn.
Palinuro | ||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Palinurus elephas,
eŭropa palinuro | ||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||
Specioj kaj vivareo
redaktiLa genro Palinurus entenas 6 speciojn:
- Palinurus barbarae, giganta palinuro (sude de Madagaskaro)
- Palinurus charlestoni (Kaboverdo)
- Palinurus delagoae, sudafrika palinuro (Sudafriko)
- Palinurus elephas, eŭropa palinuro (orienta Atlantiko, de Norvegio al Maroko, kaj Mediteraneo)
- Palinurus gilchristi (Sudafriko)
- Palinurus mauritanicus, rozkolora palinuro (orienta Atlantiko, de Irlando al Senegalo, kaj okcidenta Mediteraneo)
Estas menciindaj du similaj genroj de la familio Palinuridae, Jasus, vivanta en Sudameriko, Sudafriko kaj Oceanio, kaj Panulirus, vivanta en okcidenta Atlantiko, Pacifiko kaj Hinda Oceano.
Priskribo
redaktiKvankam ili supraĵe similas verajn omarojn laŭ ĝenerala formo kaj havanta malmolan karapacon kaj eksterskeleton, la du grupoj ne estas proksime rilataj. Palinuroj povas esti facile distingitaj de omaroj pro siaj tre longaj, dikaj, dornaj antenoj, pro la manko de pinĉiloj sur la unuaj kvar paroj de paŝantaj kruroj, kvankam la inoj de la plej multaj specioj havas malgrandan pinĉilo sur la kvina paro.
Uzado
redaktiPalinuro estas manĝebla kaj tre bongusta.