Eŭropa ŝoseo 25

internacia ŝoseo en Eŭropo

La eŭropa ŝoseo 25 (mallonge E 25) estas 2 500 kilometrojn longa eŭropa ŝoseo, kiu kondukiĝas inter nordo kaj sudo tra Nederlando, Belgio, Luksemburgio, Francio, Svislando kaj Italio.

Eŭropa ŝoseo

eŭropa ŝoseo 25

Bazaj datumoj
suma longo 2 500 km
landoj

 Nederlando
 Belgio
Luksemburgo Luksemburgo
 Francio
  Svislando
 Italio

mapo

vojo de la eŭropa ŝoseo 25

vdr

La norda komenciĝo de la ŝoseo situas ĉe la bordo de la Norda Maro proksime de la havenurbo Hoek van Holland en Nederlando. La suda finiĝo estas en la urbo Palermo sur la insulo Sicilio de Italio.

Itinero redakti

Gravaj urboj, kiuj situas laŭlonge de la ŝoseo E 25, estas en Nederlando Utrecht, 's-Hertogenbosch, Eindhoven kaj Maastricht, en Belgio Lieĝo kaj Bastogne kaj en Luksemburgio la urbo Luksemburgo. Pli sude laŭ la vojo en Francio sekvas la urboj Metz, Saint-Avold, Strasbourg kaj Mulhouse, kaj mallonge post la limo inter Francio kaj Svislando atingiĝas la svisa urbo Bazelo. Pliaj gravaj urboj en Svislando laŭlonge de la ŝoseo estas Olten, Berno, Lausanne kaj Ĝenevo. Ree en Francio la urbo Chamonix estas ligata al la ŝoseo, kaj sude de la Alpoj per la Monto Blanka-tunelo atingiĝas la teritorio de Italio. Tra la urboj Courmayeur, Aosta kaj Alessandria la ŝosea vojo alvenas en Ĝenovo.

En la 1100 kilometrojn longa parto de la ŝoseo inter Ĝenovo kaj Palermo tri diveraj pramŝipaj linioj tra la Mediteranea Maro estas parto de la ŝoseo. Per la unua pramŝipa konekto atingiĝas la urbo Bastia sur la insulo Korsiko (parto de Francio), de la urbo Bonifacio per plia pramŝipa konekto atingatas la loko Porto Torres sur la insulo Sardinio (ree en Italio), kaj de tie la ŝoseo vojas tra Sassari al Cagliari. Fine per tria pramŝipa konekto atingatas Palermo sur la insulo Sicilio.

Eksteraj ligiloj redakti