Distrikto Havelland
blazono | mapo |
---|---|
![]() |
![]() |
Bazaj datumoj | |
Federacia lando: | Brandenburgio |
Administra urbo: | Rathenow |
Areo: | 1 716 km² |
Loĝantoj: | 162 996 (fine de decembro 2019) |
Loĝdenso: | 89 po km² |
Aŭtokodo: | HVL |
Municipokodo: | 12063 |
Komunumoj: | 26 |
Situo ene de Brandenburgio | |
![]() |
La distrikto Havelland (germane: Landkreis) situas en la okcidento de la federacia lando Brandenburgio de Germanio. La urbo Rathenow estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 1 716,80 kvadrataj kilometroj fine de decembro 2019 loĝis 162 996 homoj; do meznombre 89 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Brandenburgio la koncerna nombro estas 87, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la distrikto Havelland estas signita per 4.
Najbaraj distriktoj estas nordoriente Oberhavel (6), norde Ostprignitz-Ruppin (9), sude Potsdam-Mittelmark (10) kaj la urbo Brandenburg an der Havel. Okcidente limas la saksi-anhaltaj distriktoj Stendal kaj Jerichower Land.
Urbaj kaj neurbaj komunumojRedakti
Post administra reformo de la jaro 2003, kiu reduktis la nombron de memstaraj komunumoj, la distrikto ankoraŭ konsistas el 26 komunumoj, el ili 7 kun urbaj rajtoj.
(inter krampoj la nombro de loĝantoj fine de decembro 2019)[1]
Urboj
¹ urbo kun membreco en komunumaro
- Falkensee (43 994)
- Friesack¹ (2524)
- Ketzin/Havel (6530)
- Nauen (18 182)
- Premnitz (8405)
- Rathenow (24 208)
- Rhinow¹ (1603)
Neurbaj komunumoj sen membreco en komunumaro
- Brieselang (12 193)
- Dallgow-Döberitz (10 019)
- Milower Land (4322)
- Schönwalde-Glien (9864)
- Wustermark (9617)
Komunumaroj kaj membraj komunumoj
1 Friesack (6548)
|
2 Nennhausen (4575)
|
3 Rhinow (4539)
|