Malfermi la ĉefan menuon

Pfungstadt

urbo en Germanio

Pfungstadt estas urbo en centra Germanio. Ĝi situas en la distrikto Darmstadt-Dieburg, en federacia lando Hesio, tuj sud-okcidente de la centra urbo Darmstadt. Fine de decembro 2018 la urbo havis 25 151 loĝantojn. Regione konata la urbo estas aparte pro granda bierfarejo. La aŭtoŝoseoj A 5 kaj A 67 ligas ĝin norde al Frankfurto ĉe Majno kaj plu al norda Eŭropo, kaj sude al Mannheim kaj Heidelberg, Frajburgo kaj Bazelo. Partoj de la komunumo estas la urbokerno kaj krome la urbopartoj Hahn kaj Eschollbrücken kun ties aldona parto Eich.

Pfungstadt
Blazono
Pfungstadt in DA.svg
Federacia lando Hesio
Distrikto Distrikto Darmstadt-Dieburg
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Koordinatoj 49°48′20″N 8°36′16″O  /  49.80556°N, 8.60444°O / 49.80556; 8.60444 (Pfungstadt) (mapo)Koordinatoj: 49°48′20″N 8°36′16″O  /  49.80556°N, 8.60444°O / 49.80556; 8.60444 (Pfungstadt) (mapo)
Alto super la marnivelo 103 m
Areo 42,77 km²
Loĝantaro 25151 (stato 2018-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Telefona antaŭkodo 06157
Poŝtkodo 64319
Aŭtomobila kodo DA
Oficiala Municipokodo 06432018
Subdivido 3 urbopartoj (Stadtteile) kaj la urbokerno
Komunumestro Horst Baier
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Kirchstr. 12–14
64319 Pfungstadt
Oficiala retejo https://www.pfungstadt.de/
Information icon.svg
vdr

Partneraj urbojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

FotojRedakti