La rivereto Modau longas 42 kilometrojn kaj fluas tra la suda parto de la germana federacia lando Hesio en la Rejnon.

Modau
la rivereto en la centro de la komunumo Ober-Ramstadt
rivero
Bazaj informoj
Situo en Germanio
Longeco 44 km
Fluo
Fonto en la mezalta arbaro Odenvaldo sur la monto Neunkircher Höhe
- Alteco super marnivelo ĉ. 490 m
- Koordinatoj 49° 43′ 57″ N, 8° 46′ 12″ O (mapo)49.73258.77
Enfluejo en la komunumo Stockstadt en la riveron Rejno
- Alteco ĉ. 84 m
- Koordinatoj 49° 48′ 50″ N, 8° 27′ 52″ O (mapo)49.8138888888898.4644444444444
Altecodiferenco ĉ. 406 m
Geografio
Map
Modau
vdr

Ĝi fontas en la mezarbaro Odenwald sur la monto Neunkircher Höhe kaj de tie fluas norden tra pluraj lokoj de la komunumo Modautal kaj Ober-Ramstadt. Urborande ĝi bremsiĝas en eta akvobaraĵo. Poste la rivereto fluas okcidenten tra Nieder-Ramstadt, parto de la komunumo Mühltal, en la rejnan ebenaĵon, kie ĝi unue atingas Eberstadt , la plej sudan urboparton de Darmstadt, kaj poste Pfungstadt. Post tunela paso de la aŭtoŝoseoj A 5 kaj A 67 ĝi atingas la komunumon Stockstadt kaj tie rande de la eŭropa natura rezervejo Kühkopf-Knoblochsaue fluas en unu el la orientaj malnovaj brakoj de la Rejno.

la rivereto Modau ĉe la muelejo Hahnmühle apud Pfungstadt