Mühltal

komunumo de Hesio en Germanio

Mühltal - en Esperanto "mueleja valo" - estas komunumo en centra Germanio, tuj sude de la urbo Darmstadt. Ĝi situas en la distrikto Darmstadt-Dieburg de la distriktaro Darmstadt, en la sudo de la federacia lando Hesio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 14 566 loĝantojn.

Mühltal
Blazono
Mühltal (Germanio)
Mühltal (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Hesio
Distrikto Distrikto Darmstadt-Dieburg
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 06151, 06154 kaj 06167
Poŝtkodo 64367
Aŭtomobila kodo DA
Oficiala Municipokodo 06432014
Subdivido 7 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Astrid Mannes
Adreso de la administrejo Ober-Ramstädter Straße 2
64367 Mühltal
Demografio
Loĝantaro 13922 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 49° 49′ N, 8° 42′ O (mapo)49.8249722222228.7021944444444Koordinatoj: 49° 49′ N, 8° 42′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 173 m
Areo 25,34 km²
Oficiala retejo http://www.muehltal.de
vdr

La komunumo estas grupigo de pluraj loĝlokoj, el kiuj neniu mem havas la nomon "Mühltal": la plej granda el tiuj loĝlokoj estas Nieder-Ramstadt, la administra sidejo de la komunumo. Pluraj loĝlokoj sur la komunuma teritorio estas Frankenhausen, In der Mordach, Nieder-Beerbach, Traisa, Trautheim kaj Waschenbach.

En la komunumo situas la monto Frankenŝtajn - unu el la plej okcidentaj montoj de la mezmontaro Odenwald - kun mezepoka fortikaĵo, kiu germane nomiĝas "Burg Frankenstein". De la fortikaĵaj ruinoj eblas vasta panorama rigardo al Darmstadt, la ebenaĵo de la rivero Rejno okcidente kaj - dum bona vetero - al la distancaj turdomoj de la metropolo Frankfurto ĉe Majno norde.

Partneraj komunumoj redakti

Mühltal havas partnerajn ligojn al la komunumoj

Eksteraj ligiloj redakti

 
Burg Frankenstein