Ober-Ramstadt

komunumo de Hesio en Germanio

Ober-Ramstadt estas urbo en centra Germanio. Ĝi situas en la distrikto Darmstadt-Dieburg, en federacia lando Hesio. Fine de decembro 2022 la urbo havis 15 252 loĝantojn.

Ober-Ramstadt
Blazono
Ober-Ramstadt (Germanio)
Ober-Ramstadt (Germanio)
DEC

Map

urbeto • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Hesio
Distrikto Distrikto Darmstadt-Dieburg
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 06154 kaj 06167
Poŝtkodo 64372
Aŭtomobila kodo DA
Oficiala Municipokodo 06432016
Subdivido 3 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Werner Schuchmann
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Darmstädter Straße 29
Demografio
Loĝantaro 15252 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 49° 50′ N, 8° 45′ O (mapo)49.8333333333338.75Koordinatoj: 49° 50′ N, 8° 45′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 217 m
Areo 41,88 km²
Oficiala retejo http://www.ober-ramstadt.de
vdr

Situo redakti

Ober-Ramstadt situas proksimume 10 kilometrojn oriente de Darmstadt rande de la mezalta montaro Odenwald. Tra la urbo fluas la rivereto Modau.

Divido redakti

Al la urbo apartenas - krom la kerna urbo Ober-Ramstadt - la urbopartoj Modau, Rohrbach kaj Wembach-Hahn.

Historio redakti

Unuafoje la urbo skribe menciiĝas dum la jaro 1310. Tiujare la grafo de Katzenelnbogen por sia urbo Ramstadt ricevis ĉiurilate la samajn liberecojn kaj rajrojn kiel la "urba komunumo Frankfurto".

Valdenanoj en Ober-Ramstadt redakti

Dum la jaro 1699 en la vilaĝoj Rohrbach, Wembach kaj Hahn valdenanoj el la komunumo Pragela en la duklando Piemonto (la hodiaŭa Pragelato, partnera urbo de Ober-Ramstadt) trovis rifuĝon kaj novan hejmon, post kiam ili dum 1685 pro sia reformita kristana kredo estis forpelitaj el Italio.

La valdenana movado, kiu fontas el la 12-a jarcento kaj kies anoj jam de tiu jarcento suferis pro persekutoj, dum la jaro 1532 aliĝis al la protestanta reformacio. Kiam nekatolikaj kristanoj estis sisteme forpelitaj el Francio kaj Italio, ili samkiel miloj da aliaj religiaj persekutitoj, ekzemple la hugenotoj trovis azilon ĉe la protestantaj nobeloj de Germanio. Ilia setlado, kiu parte estis subtenata fare de la nobeloj per apartaj privilegioj, estis kultura kaj ekonomia riĉigo por la protestantaj germanaj nobelaj ŝtatetoj.

Dum 1699 la grafo Ernst Ludwig de Darmstadt ebligis al 400 valdenanoj el Pragela komenci novan vivon sur la nobelaj bienoj Rohrbach, Wembach kaj Hahn. Ĉirkaŭ la centra nobela bieno dum la sekvaj jaroj laŭplane ekestis multaj valdenanaj domoj, kiu aparte bone ankoraŭ videblas en Rohrbach. Por la hugenotoj dum tiu tempo sisteme novkonstruiĝis tutaj urbocentroj, ekzemple en Hanau, Neu-Isenburg, MannheimFreudenstadt. Aparte en Mannheim bone konserviĝis la sistema urboplanado laŭ kvadrataj parceloj el tiu epoko.

 
la preĝejo de Rohrbach, kun la valdena moto "Lux lucet in tenebris" super la enirejo

Dum 30 jaroj post 1699 en la tri setlejoj ekestis multaj tipaj trabfakaj domoj de la valdenanoj, kun ĉiam sama malantaŭa korto kaj kromkonstruaĵoj. La domaj kaj same la agrikulturaj parceloj estis same grandaj - justa disdivido aparte gravis en la valdenaj komunumoj.

La valdena preĝejo de Rohrbach konstruiĝis trabfake dum la jaro 1708, sed dum 1767 anstataŭigis per masiva ŝtona konstruaĵo. La interno estis kaj restis tre senornama, kiel postulis la valdenaj leĝoj. La preĝejo de Wembach laŭ tiu modelo aldoniĝis ĝis la jaro 1835.

Probable estis la valdenanoj, kiuj portis la terpomojn, jam kultivitajn ekde la mezo de la 17-a jarcento en suda Francio kaj norda Italio, al suda Hesio. En la regiono aparte apreziĝis la ŝtrumpoj, kiujn trikis la valdenaj familioj.

Partneraj urboj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fotoj redakti