Saint-André-les-Vergers

komunumo en la departemento Aube de Francio
ISO


Saint-André-les-Vergers estas franca komunumo, situanta en franca departemento Aube kaj en regiono Ĉampanjo-Ardenoj (Champagne-Ardennes).

Saint-André-les-Vergers
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Francio
Regiono Ĉampanjo-Ardenoj
Departemento Aube
Arondismento Troyes
Kantono 6-a kantono
Ĝemelurboj Ober-Ramstadt (Germanio)
INSEE kodo 10333 [+]
Poŝtkodo 10120
Kodo laŭ insee 10333
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro S-ro Alain Balland
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 11 335
2 010
Loĝdenso 1 934 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 48°16′50″N 4°3′17″O  /  48.28056°N, 4.05472°O / 48.28056; 4.05472 (Saint-André-les-Vergers) (mapo) Koordinatoj: 48°16′50″N 4°3′17″O  /  48.28056°N, 4.05472°O / 48.28056; 4.05472 (Saint-André-les-Vergers) (mapo)
Alto 113 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 5,86 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Saint-André-les-Vergers (Tero)
Saint-André-les-Vergers (Tero)
DEC

Eraro: nevalida titolo en ligilo ĉe linio 2

i1

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Saint-André-les-Vergers [+]
vdr

Geografio redakti

Saint-André-les-Vergers situas en urbaro de Troyes, sudoriente.

Historio redakti

Sub la estreco de Sankta-Froberto, la monaĥoj de la Abatejo Montier-la-Celle, fondis la vilaĝon Saint-André, kiu kreskis ĉirkaŭ sia 16-a jarcenta preĝejo. Tiu-ĉi prezentas la t.n. "de la Legomistoj" pordegon ornamitan per fruktaj kaj legomaj girlandoj. Ĝi atestas, ke tiuepoke la vilaĝo jam estis famkonata pro la kulturo de legomoj kaj la produkto de siaj fruktejoj. Estas notenda ke la kvalifikaĵo "Les Vergers" estis rajtigita per dekreto de la 4-a de februaro 1919. La 28-a de januaro 1559, skabenara juĝdecido de la najbara urbo Troyes, atribuis al la loĝantoj la rajton teni bazaron por iliaj legomoj sur la strato de la Spicejo. Saint-André situis "ekstermure", tio estas ekster la fortikaĵoj de la urbo Troyes kaj iuj proksimaj enfalaĵoj provis ke grava reto de subteraĵoj devis permesi al la loĝantoj de la Abatejo trovi sekurecon interne Troyes. Dum pluraj jarcentoj, tiu komunumo ne konis signifan evoluadon, ĝia kampara misio ne permesante trovi industrian kaj komercan ekspansion, kies monopolon Troyes tiam havis.

Post la dua mondmilito, nova rapida progreso estis impulsita post la instalo de la firmao "Petitjean", fabrikejo de metalaj fostoj. Same, sur la komerca kampo, superbazaro "Carrefour" proponis novajn servojn al la tuta urbaro. Pro tio, grava urba disvolvado allogis tre junan novan loĝantaron. Akceptaj konstruaĵoj, kiuj estis instalitaj, donas al Saint-André bildon de moderna komunumo. La konstruado de mezlernejo ebligis daŭrigon de instruado post la jam konstruitaj bazlernejoj. Tiel estas notinda, ke dum la dua parto de la 20-a jarcento loĝantaro kreskis laŭ forte akceliĝinta ritmo.

Jaro Loĝantoj
1860 754
1884 1197
1936 4126
1946 4423
1962 5115
1968 7660
1975 10431
1982 10681
1990 11329
1999 11125
2010 11335

La plej signifa progresado okazis dum la 1930-aj jaroj, kiam mekanika teksuma industrio kreskis, speciale estigante kreadon de fabrikoj kaj laborejoj de trikotaĵoj. Hodiaŭ, Saint-André daŭrigas sian kreskadon kaj profitigas al siaj loĝantoj de altkvalitaj kulturaj, sportaj kaj sociaj instalaĵoj. Spektakloĉambro de 300 lokoj (Espace Gérard Philipe) donas al la komunumo novan dimension, kadre de la interkomuna misio de la kunurba komunumo de Troyes.

Registaro redakti

Listo de la sinsekvaj urbestroj
ĝis 1995 S-ro Georges ROYER
de 1995 ĝis 2001 S-ro Christian ROYER (forpasinta en 2002)
de marto 2001 S-ro Alain BALLAND

Lokoj kaj monumentoj redakti

  • La preĝejo Saint-André-les-Vergers (16-a jarcento), kun sia "Pordego de la Legomistoj", estas klasita historia monumento.
  • La "Domo de Libro kaj Kulturo" (1983) enhavas pli ol 25 000 volumojn.

Eksteraj ligiloj redakti