Batalo de Britio
La Batalo de Britio estis aera kampanjo ĉefe super la suda kaj centra Britio inter germana Germana Aerarmeo kaj Reĝa Aerarmeo dum la Dua Mondmilito, en la periodo de la 10-a de julio ĝis la 31-a de oktobro 1940. Oni ĝin difinas, precipe en brita historiografio, ankaŭ kiel Battle of Britain, kaj germanoj nomis ĝin kiel la Operaco Seelöwe (vidu la apudan mapon). Tio estis la unua kampanjo farata nur pere de aviado.
Batalo de Britio | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Konflikto: Dua mondmilito | |||||||
![]() Heinkel He-111 sur la London, 1940.
| |||||||
| |||||||
Flankoj | |||||||
Unuiĝinta Reĝlando Brita imperio |
Itala reĝlando Nazia Germanio | ||||||
Komandantoj | |||||||
Hugh Dowding Keith Park Trafford Leigh-Mallory Quintin Brand Richard Saul |
Hermann Göring Albert Kesselring Hugo Sperrle | ||||||
La tempa periodo ĉi tie donita estis enkondukita de britaj historiistoj kaj respegulas periodon de la plej intensaj dumtagaj aeratakoj. Germanaj historiistoj pli ofte skribas pri aŭgusto 1940 – majo 1941 (tiam Germanio retirigis siajn aviadilojn orienten por la Operaco Barbaroso).
Kulmina tagoRedakti
La 15-a de septembro: kulmina tago en la batalo de Britio, festata kiel Battle of Britain Day. Germanoj perdis pli ol 60 aviadilojn, pli ol 80 germanaj pilotoj pereis, multaj vundiĝis aŭ iris al mallibero. Polaj ĉasaviadilistoj dum la tuta tago pafe alterigis 26 germanajn aviadilojn.
Datrevena premiero en 1969 de la brita filmo "Batalo de Britio", reĝisorita de Guy Hamilton.
Flug-asoj de la bataloRedakti
PollandoRedakti
- Stanisław Skalski - la pola piloto de la skadro-303 (vidu la apudajn fotojn)
- Witold Urbanowicz - pola armeestro, brigada generalo, piloto de la Pola Soldataro, flug-aso, memorlibristo, komandanto de "Dywizjon 303" (Skadro-303) (vidu la apudan foton)
- Antoni Głowacki - pola subkolonelo, majoro de Reĝa Aerarmeo
- Jan Zumbach - diplomita subkolonelo, piloto de Pola Soldataro, subkolonelo Reĝaj Aer-Fortoj
- Josef František - ĉeĥa kaj pola armea piloto, flug-aso de la pola aviado dum la Dua Mondmilito (vidu la apudan foton)
- Franciszek Kornicki, pola subkolonelo, piloto de Supermarine Spitfire distingita per la Milita Ordeno Virtuti Militari, centjarulo
- Francis Gabreski, usona piloto subskrekanta, ke siajn sukcesojn ŝuldas al poleco
En la batalo unue en la konsisto, kaj poste flanke de la Reĝa aerarmeo, batalis 4 polaj skadroj: 2 bombaj (300 kaj 301), 2 ĉasaviadilaj (302 kaj 303) kune kun 81 polaj pilotoj en la britaj skadroj, sume 145 polaj pilotoj (mortfalis 28 ne konsiderante Josef František), kio estis 5% de la batalantaj RAF-pilotoj. Poloj pafalterigis ĉirkaŭ 170 germanajn aviadilojn, damaĝis 36, kio estis ĉirkaŭ 12% de la perdoj de Luftwaffe. Skadro-303 estis la plej bona aviada unuo, partoprenanta la batalon de Britio – ĝi anoncis pafalterigon de 126 malamikaj aviadiloj. Polaj pilotoj pafalterigis 2 germanajn la plej bonajn flug-asojn (unu travivis).
Militaj operacoj de la polaj pilotoj defende de Britio oni memorigis postmilite sur la Tombo de Nekonata Soldato en Varsovio sur unu el tabuloj: „BITWA O W. BRYTANIĘ VII–IX 1940”, kaj post 1990 – „BITWA O ANGLIĘ 10 VII – 31 X 1940”.
Sperton de polaj kriptologoj, kiel Marian Rejewski, pri rompo de ĉifritaj de la Enigma komunikoj britoj utiligis por ekkono de multe da germanaj sekretaj planoj.
Vidu ankaŭRedakti
InteresaĵojRedakti
- Pro tiutempa amikeco de Hitler kun Stalin (pakto Ribbentrop-Molotov kun sekreta aldona protokolo) Luftwaffe ricevadis de Sovetunion brulaĵon por siaj bombaviadiloj.
- Du britaj Supermarine Spitfire post ekspozicio en 1946 estis metalrubigitaj kiel postrestaĵoj de kapitalismo - aktuale unu ekzemplero estas montrata en Muzeo de la Pola Aviado en Krakovo
BibliografioRedakti
- Eugeniusz Banaszczyk, W bitwie o Anglię (En la batalo de Anglio), Książka i Wiedza, Varsovio 1973.
- Stephen Bungay, Bitwa o Anglię (Batalo de Anglio), Wydawnictwo Znak, Krakovo 2010, p. 747, ISBN 978-83-240-1432-3.
- Arkady Fiedler, Dywizjon 303 (Skadro 303), Wydawnictwo Poznańskie, Poznań 1983, ISBN 83-210-0378-8.
Eksteraj ligilojRedakti
- Bitwa o Anglię Batalo de Anglio
- Polskie Siły Powietrzne w Wielkiej Brytanii 1940-1946 Polaj armitaj fortoj en Britio 1940-1946
- List of Pilots of the Battle of Britain
- Polacy w Bitwie o Anglię Poloj en la batalo pri Anglio (angle)
- Szczegółowy opis bitwy o Anglię Detala priskribo de la batalo