Jan Zumbach, pseŭdonomo Kaczor Donald, Johan (naskiĝis la 14-an de aprilo 1915 en Ursynów (nun kvartalo de Varsovio), mortis la 3-an de januaro 1986 en Parizo) – diplomita subkolonelo, piloto de Pola Soldataro, subkolonelo (angle: Wing Commander) de Reĝaj Aer-Fortoj, ĉasaviadilista flug-aso de Polaj Aer-Fortoj en eksterlando.

Jan Zumbach
Persona informo
Aliaj nomoj Kaczor Donald • Johan • Johnny Kamikaze Brown
Naskiĝo 14-an de aprilo 1915 (1915-04-14)
en Ursynów
Morto 3-an de januaro 1986 (1986-01-03) (70-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Armea Tombejo Powązki
Lingvoj pola
Ŝtataneco SvislandoPollando
Alma mater Aviation Cadet School in Dęblin
Okupo
Okupo Flug-asooficiro
vdr

Infaneco, juneco, militista kariero kaj eksplodo de la milito redakti

Li estis nepo de svisa enmigrinto kaj filo de Eugeniusz, kiu posedis duoblan civitanecon: polan kaj svisan. Li mem posedis la svisan civitanecon. En la jaroj 1922-1935 loĝis en Bobrowo apud Brodnica, kie lia patro ricevis bienon post Hakata (germana naciisma organizaĵo). La patrino devenis de ĉirkaŭaĵoj de Płock, el malnova bienula familio. En 1935 finis Polan Gimnazion je la nomo al Marŝalo Stanisław Małachowski en Płock. En 1936 Jan Zumbach eniris kiel volontulo al aviado kaj soldatservo, farante trompon, ĉar al la armeo povis eniri nur personoj kun la pola civitaneco. Kiel pruvon de identeco montris legitimaĵon, kiu ne informis pri civitaneco. En 1938 finis Lernejon de la Substandardistoj de Aviado en Dęblin, estis avancita al subleŭtenanto-piloto. Antaŭ la dua mondmilito servis en la 111-a skadro de ĉasaviadiloj. Pro kolizio kun aŭtomobilo, kiu dismetis prilumaĵon por noktaj flugoj, ĉe malsuprenteriĝo en majo 1939, trafis al malsanulejo, kaj trapasis resanigadon. Post eksplodo de la milito ne sukcesis trovi sian unuon kaj la 17-an de septembro trairis de Pollando al Rumanio. Poste tra Bejruto atingis per mara vojo Francion.

Verkado redakti

Bibliografio redakti

  • Mateusz Zieliński, Pies wojny z dywizjonu 303 (Milita hundo el la skadro 303), "Gazeta Wyborcza", la 28-an de majo 2012

Eksteraj ligiloj redakti